MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

INDONEZIO

Plasta konsekvenco

Preskaŭ ses kilogramoj da plastaĵoj kaj rubaĵoj estis trovitaj en la stomako de kaĉaloto, kiu mortis sur la strando de Wakatobi, sud-orienta Sulavesio, Indonezio. Oni trovis malmolajn plastaĵojn (140 g), plastajn botelojn (150 g), plastajn sakojn (460 g), plastajn sandalojn (270 g), erojn de ligno (740 g), plastajn glasetojn (750 g) kaj plastajn ŝnurojn (3260 g). Kvankam oni ne certas pri la kialo de la morto, oni kredas, ke ĝi estas la konsekvenco de englutado de plastaĵoj.

Rubaĵo

Laŭ la raporto de Ocean Conservancy kaj McKinsey Center for Business and Environment (2015), pli ol duono de la rubaĵoj en la maro devenas el nur kvin landoj: Ĉinio, Indonezio, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. Laŭ la studo de Jambeck k.a. (2015), Indonezio produktas jare 3,22 milionojn da tunoj da plasta rubo, kiu finiĝas en la maro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Syauqi STYA LACKSANA
Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28