MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ili ankoraŭ rondiras ...

Tiu, kiu diris, ke oni ne aĉetu libron pro ĝia kovrilo, certe neniam imagis la bitlibran eraon. Ĉar oni ne estas plu devigata akiri paperan version, eldonistoj elturniĝas por ilin igi pli allogaj, kaj tio klarigas, kial mallongan tekston, kiel Ordre du jour de la franca aŭtoro Eric Vuillard, prezentas tiom impona (duobla) kovrilo, fidele reproduktita en alilingvaj tradukoj, kiel la esperanta. Estas ĝi unu el tiaj kovriloj, kiuj igas, ke ebla legonto sin demandu: „Ĉu la teksto mem meritas tiun luksan prezentadon?”

Kaj la respondo venas jam en la unuaj paĝoj: jen teksto, kiu kaptadas homojn, kaj – ĉu pro la iom hipnota fluo de la rakontado, ĉu pro la denseco mem de la temo – fakto estas, ke Tagordo devigas, ke oni ne legu ĝin haste, sed, kvazaŭ oni ĝuus raran vinon, lante, aprecante ĉiun noton de ĝia gusto. Tamen kiaj estas tiuj notoj? La plej amaraj.

Novas la celpunktoj

Tagordo rakontas sinsekvon de agoj, kiuj kondukis naziojn al potenco, unue en Germanio, poste, kun pli da historiaj detaloj, en Aŭstrio ktp. Ĝi klare montras strategiojn, uzatajn por atingi kaj teni la total(ism)an potencon en tiuj landoj. Tio, en si mem, estas nenia novaĵo, ĉar abundas tekstoj pri tiu terura temo. Novas ja la celpunktoj elektitaj de Vuillard, ĉar, anstataŭ ade ripeti tion, kion jam scias plimulto, ĝi fokusiĝas al tiuj, kiuj pleje gajnis kun la Tria Regno: la germanaj entreprenistoj, kiuj financis Hitleron, tiuj, kiuj poste uzis laborforton de sklavigitaj malplimultoj de la koncentrejoj.

La teksto same montras, kiamaniere naziismo strangolis sian unuan viktimon: Aŭstrion. Kaj ĉi-okaze la teksto, kvankam kerne literatura, akiras historiajn konturojn: oni kelkfoje devas gugli, kiu estis tiu aŭ alia, ĝenerale aŭstra, rolulo, kiu ne kapablis alfronti la hitlerajn fortojn. Tamen ne nur en tio la libreto surprizas nin: plej gape estas konstati la komplican silenton de la tiel nomataj „demokratiaj fortoj” antaŭ la naziaj atakoj sur aliaj eŭropaj teritorioj.

Tiel, fluante per rakontado iom fragmentita, kiu kelkfoje aspektas senlinia, tamen neniam seninteresa, legado povas iom ĝeni tiujn, kiuj preferas tuj vidi konkludon de la agadoj de la ĉefroluloj. Tamen tiutipa leganto ne trovos alian konkludon ol en libroj pri historio, li same ne trovos ĉefrolulojn, pro rapida ŝanĝo de scenejoj, kiu ja sekvas, krom la desuprajn tagordojn, la ordon de la tagoj, laŭ tempa linio, kio unuavide kreas el la rakonto aron da diserigitaj bildoj, ene de kiuj ludas kaj popolanoj kaj historiaj roluloj, kaj en kiu iel malfacilas trovi finan konkludon (kvazaŭ Historio havus moralon aplikeblan al homoj).

Ĉu fina konkludo?

Do ne estas moralo en la teksto? Ĉu, leginte ĝin, oni alvenas al nenia fina konkludo? Certe ja! Oni fine komprenas, kiom la hodiaŭa Eŭropo ŝuldas al la viktimoj de tiu silento, kaj oni ja povas rimarki, ke la silentintoj, aŭ pli bone, iliaj entreprenoj, estas ankoraŭ inter la plej grandaj kaj de Germanio kaj de Eŭropa Unio. Plie, restas ankoraŭ demando, kiun ne la aŭtoro faras, sed kiu per si mem resonas en ni, post legado de Tagordo: certe, devas tiuj entreprenoj pagi pro siaj antaŭaj krimoj, sed, plej grave, kiamaniere hodiaŭaj civitanoj, ne nur eŭropaj sed el la tuta mondo, povos kontribui, por ke tiuj krimoj ne plu ripetiĝu? Respondi al tia demando, kompreneble, estas persona tasko, sed, kontraŭe al la viktimoj, la entreprenistoj ankoraŭ rondiras kaj pretas financi novajn naziojn.

Honorinda faro

Se tio, kion mi ĵus diris, klarigas al ni, kial tiu libro ricevis la tradician literaturan Premion Goncourt (2017), kion ni diru pri ties esperanta versio? Ĉar la teksto ne estis ja simpla, kvankam unuavide ĝi aspektas tia, ĝia etoso estas tre lerte kaptita de la esperantiginto Jean-Claude Roy, kiu, en vere honorinda faro, kundividis sian „tradukan gloron” kun la amikoj, kiuj lin helpis en tiu tasko (oni ja scias, ke raraj estas tradukistoj, kiuj rekonas ricevon de helpo de aliaj). Sed Roy ankaŭ lasis al legantoj kaj recenzistoj kelkajn kaptilojn: oni trovas vortojn, kiel „impoŝto” kaj „veŝto”, kaj tuj pensas pri la jam kutimaj komposteraroj de esperantaj verkoj ... Tamen ne! Roy ja elektis tiujn vortojn, ĉar ili, krom esti taŭgaj, ebligas interesajn vortludojn al legonto (kaj, al lernanto, akiron de vortprovizo, oni devas diri). Resume: jen teksto, kiu trovis sian plej taŭgan tradukiston. Gratulon!

Fernando PITA
Eric Vuillard: Tagordo. Tr. J.-C. Roy. Eld. Z4 Editions, Les Nans, 2018. 166 paĝoj. ISBN 978-2-490595-14-3.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-08