MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

MEDICINO

Noveca medikamento kontraŭ hemoroidoj

Daŭras en Kubo esplorado pri medikamento en formo de supozitorio, kiu traktos akrajn hemoroidajn krizojn. La projekto okazas en la hospitalo Camilo Cienfuegos en Sancti Spritus, ĉefurbo de la samnoma provinco. La esplorado konsistas en la sekvado de pacientoj, kiuj uzis tiun novecan medikamenton.

Kuracilo vere unika

Alberto Arístides Artiles García, specialisto pri la homa kojlo, klarigas, ke fakuloj el la Centro de Genetika Inĝenierio kaj Biotekniko kreis novan medicinaĵon, kiun oni nun komencas produkti. „Konsiderante, ke la klinika simptomaro de akraj hemoroidoj kreas inflaman procezon, kiu kaŭzas la aperon en la sango de koagulaĵoj aŭ mikro-koagulaĵoj, oni pensis uzi rekombiniĝintan streptokinazon por disvolvi supozitorion, kiu povu trakti akrajn hemoroidojn” estis liaj deklaroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-31