MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

LINGVOLERNADO

Esperanta ĉiĉerono pri la japana lingvo

Estas bone sciate, ke la japana estas unu el la plej malfacilaj lingvoj en la mondo. Laŭ esploro plenumita inter anglalingvanoj pri plej malfacile lerneblaj lingvoj, la japana vicas en la kvara loko, tuj post la ĉina, la rusa kaj la araba. Do, kiu faktoro igas la japanan lingvon tiom malfacila por lerni? Kvankam la fonetiko kaj la gramatiko de la japana ne estas tiel kompleksaj, ŝajne timigas lernontojn la skriba sistemo, kiu uzas altegan nombron da ĉinaj signoj (tiel nomataj kanĵioj): tiurilate oni legu la artikolon Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita trezoro? (MONATO 2018/04, p. 14-16). Aliflanke tiuj kompleksaj kaj enigmaj kanĵioj ja allogis iujn – eĉ se malmultajn – entuziasmajn gelernantojn.

Yamasaki Seikô, Jack Halpern

Ĝis nun ekzistas unu esperantlingva manlibro pri la japana lingvo, Enkonduko en la japanan. Ĝin verkis Yamasaki Seikô (1929-2017), kiu estis membro de la Akademio de Esperanto. Ĉar la lernolibro bedaŭrinde tute ne traktas kanĵiojn, la personoj, kiuj eklernis la japanan per Esperanto, devis turni sin al kanĵi-vortaro havebla en alia lingvo. Sed lastatempe aperis nova vortaro: Kanĵi-Vortaro por Lernantoj: Esperanta Eldono. La vortaron kompilis Jack Halpern, poligloto kaj mem entuziasma esperantisto, kun la helpo de du elstaraj japanaj esperantistoj. La eldonejo estas Japana Esperanto-Instituto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28