MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Historio, filozofio, esoterismo

Ĉi tiu libro dividiĝas en du partojn, egale gravajn. La unua, 36-paĝa, prezentas la aŭtoron, liajn plumnomojn, la medion en kiu li vivis kaj verkis: naskite en Lisbono, sekve al familiaj malfeliĉoj (morto de la patro kaj de frato) knabaĝe li transloĝiĝis en Sud-Afrikon kaj 17-jara revenis al Lisbono, kie li vivis per verkado angle, france, sed ĉefe portugale, kaj tradukado. La abrupta sperto pri lia mediumeco komenciĝis en la aĝo de 28 jaroj, kiel li skribis al sia amata onklino Anno; la spiritoj, kiuj komunikiĝis kun li, estis framasonoj aŭ templanoj, kaj tio forte influis lian filozofion. Krome en ĉi tiu unua parto estas longa eseo pri la poemaro mem, pri ĝia modernismo, pri la kriterioj, laŭ kiuj ĝin traduki: ĉu rezign(et)i pri la ritmo, ĉu pri la rimoj (entute), ĉu plej fideli al la senco, ĉu respekti la ambiguecon, la emocion, la instigon legi, pensi, relegi, repensi. Ĉion ĉi verkis João José Santos.

Historio de Portugalio

La dua parto konsistas el 44 poemoj de Fernando Pessoa, elportugaligitaj kaj vidalvide komentitaj de Santos. La komplekso traktas, historie sed ĉefe filozofie, la portugalan landon laŭ tri periodoj: la naskiĝo, la glora fazo de la esploroj kaj konkeroj, la dekadenco. Indas diri, ke la vidalvidaj komentoj estas nepraj, aliokaze neportugalo neniel detektus, ke la versoj Patro, vi kavaliris. / Nun vigil' estas nia. / Donu al ni l' ekzemplon / kaj plenan forton vian! rilatas al la unua reĝo de Portugalio, Don Alfonso Henriko, pritraktita post poemoj pri lia patro kaj lia patrino, kvazaŭ temus pri la Sankta Triunuo. Sed Pesoo (kiel la tradukinto sisteme esperantigis la nomojn) lokas tiel la naskiĝon de sia lando kvazaŭ en la sinon de mito, kiel pri aliaj religioj, kiuj konturis alicivilizajn historiojn, de Helaso al Romio. La etaj poemoj (neniam pli ol dudek-ok-versaj, sed plej ofte sub dudek) nin kondukas, kun la helpo de la komentaro, tra la historio de Portugalio: reliefiĝas reĝoj, regentoj, nobeloj kun ne ĉiam favoraj militaj aventuroj. Tamen venas ankaŭ triumfoj: Espero plenigita, / Portugali' la sankta, / levu vian glav-lumon / por lumigi la vojon!

La vastan, senfinan maron, la oceanon, la poeto sentas portugalia, kvazaŭ iun mare nostrum, kiel romianoj sentis la enfermitan Mediteraneon. Portugalaj estis esploristoj, eĉ se poste la meriton de la malkovro la tradicio atribuos al aliuloj; ĉiam Dio helpis, direktis la destinon: Di' estis l' anim', korp' Portugalio / de l' man' kiu ĝin gvidis. Jes ja, Kabralo kaj Vasko Gamo estis marherooj, Magaljano 1 perfortis la teron ĝin ĉirkaŭirante, sed la granda maro fariĝas sala pro la larmoj de la portugaloj.

Saŭdado

Sed pro misŝanca milit-ekspedicio en norda Afriko Portugalio perdis grandan parton de sia nobelaro, sian sendependecon favore al hispana dinastio (tamen reakirotan poste); en la gloro de Portugalio dominas la figuro de Don Sebastiano, kiu, malaperinta senspure fruaĝe kaj senide, kreis pensofluon preskaŭ mesian: kultura mito sebastianismo atendas, ke Don Sebastiano reaperos dum nebula nokto kaj solvos la problemojn de sia popolo ... Al tiu kredo estas dediĉitaj la strofoj de la lasta parto, plenaj de saŭdado pri l' estinteco kaj kun duboplena atendo pri estonteco, denove glora ...

Esotera poeto, ĉe kiu aludoj pri antikvaj imperioj, Rozkrucismo, Dio, estas la esenco, ĉe kiu la esprimoj sin vestas per mistero, tiel ke eseistoj kaj ekzegezistoj ne ĉiam konsentas pri la kaŝita signifo. Gustuminda la sono de la versoj, kie abundas elizioj. Konkludas la libreton, donacatan senpage al amikoj (!), omaĝa soneto al Pessoa, verkita de Santos mem.

Carlo MINNAJA
Fernando Pessoa: Mesaĝo – modernisma epopeo. Tr. J.J. Santos. Eld. La Karavelo, s.l., 2018. 126 paĝoj. Broŝurita.
1. Ĉiuj esperantigoj, kiel en la recenzita verko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-10