MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BAVARIO

Popola iniciato por savi abelojn

Popola leĝpropono celas signife plibonigi la bavaran naturkonservadon, por ke la vivmedio de insektoj kaj maloftaj bestoj plivastiĝu, estu pli bone interligita kaj pli bone protektata kontraŭ malutilaj influoj.

Kio estas „popola leĝpropono”?

„La bavarajn leĝojn faras la bavara parlamento aŭ la popolo”, preskribas la bavara konstitucio. Per leĝpropono la civitanoj efektivigas la rajton je kundecido. Por ekigi leĝproponon, grupo da civitanoj devas formuli ĝian tekston. Tamen ekzistas atentendaj striktaj gvidlinioj. Ekzemple, la leĝpropono ne rajtas koncerni plurajn ministeriojn aŭ la financojn de la federacia lando. Krome, la grupo devas kolekti almenaŭ 25 000 subskribojn de voĉdonrajtaj civitanoj, kiuj subtenas la leĝproponon. Post tio, la bavara ministerio pri internaj aferoj ekzamenas la leĝproponon kaj permesas ĝin, se la propono estas bonorde formulita.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Franz KNÖFERL, Gustav kaj Judith NEUMAIR
korespondantoj de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz Knöferl, Gustav kaj Judith Neumair el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28