MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

La nepoj vin benos!

Se iu infano en via ĉirkaŭaĵo montras intereson pri Esperanto, la ordinara rutino estas komenci la tradician klarigan konversacion pri la skurĝo de malbona interkompreno en plurlingvaj situacioj, pri la revoj de la juna Ludoviko ktp. Oportunan alternativan vojon ebligas la recenzata libro, se la koncernaj infanoj (aŭ plenkreskuloj, kiuj ilin prizorgas) kapablas legi en la angla: la libro lerte kaj kompetente konatigos la junan interesiton kun la fenomeno Esperanto.

Kial kaj kiel aperis Esperanto

La libro (memkompreneble!) komenciĝas per la rakonto pri la juna Zamenhof, ekpensiĝinta pri la kialoj de malkomprenoj kaj malpaco. Tio glate transiras al la rakonto pri lia ideo krei lingvon por ĉiuj, pri liaj provoj formi strukturon kaj bazajn principojn de la nova lingvo. Sekvas paĝoj pri pra-Esperanto, kiun eklernis ankaŭ samklasanoj de la juna Ludoviko, pri la peripetioj, kiujn kaŭzis malentuziasmo de lia patro pri la nova lingvo, pri la kortuŝa simpatio, kiun montris al Lingvo Internacia Klara, fianĉino de Zamenhof, pri la Unua Libro, pri la unua Universala Kongreso ktp – temas do pri la nature atendebla sortimento de ideoj kaj anekdotoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander SHLAFER
Mara Rockliff: Doctor Esperanto and the Language of Hope. Eld. Candlewick Press, Sommerset, Massachusetts, 2019. 40 paĝoj. ISBN 978-0-7636-8915-5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28