MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Leteroj

Infana memoraĵo

Mi ĝojis legi vian artikolon Havano 500-jariĝos ĉi-jare (MONATO 2019/02, p. 10) kaj ekscii, ke Kubo estis fondita en 1515 fare de hispana esploristo Panfilo de Narvaez. Signo staras antaŭ indiana monteto en St. Petersburg, Florido, trans la strato en kiu mi vivis kiel infano. Mi ankoraŭ povas citi la surskribon laŭmemore: „Ĉi tie alteriĝis Panfilo de Narvaez, la 15an de aprilo 1528. De la loko de ĉi tiu antikva indiana vilaĝo estis lanĉita la unua esplorado fare de blankulo de la nord-amerika kontinento.”

Walter SCHULTZ
St. Petersburg, Florido

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Schultz el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17
Creative Commons License