PolitikoKUBOKvartaga vizito de la brita princo KarloKariba vojaĝo de reprezentantoj de la brita reĝa familio inkluzivis la anglajn ekskoloniojn Sankta Lucio, Barbado, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sankta Kristoforo kaj Neviso kaj Grenado. Kubo iĝis la sesa, kvartaga, haltloko, post kiu sekvis la lasta celo: Kajmanaj Insuloj. Oficiala akceptoLa 25an de marto Miguel Díaz-Canel Bermúdez, la prezidento de Kubo, oficiale akceptis Karlon, princon de Kimrujo, en la Palaco de la Revolucio. Dum la renkontiĝo la du gravuloj interŝanĝis siajn opiniojn pri la stato de rilatoj inter Kubo kaj Britio. Ili samopiniis pri tio, ke la rilatoj estas bazitaj sur kunlaborado kaj reciproka kaj profunda respekto, kaj pri la deziro disvolvi ligojn sur la kampoj de sanprotektado, klerigado, kulturo, medioprotektado kaj daŭrigebla disvolvado. Britio kaj Kubo havas seninterrompajn historiajn rilatojn ekde 1902. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|