EkonomioRAIL BALTICAModerna fervojo projektataEn 2004, kiam Eŭropa Unio decidis, ke en la baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio estu prioritata fervojkonstruado, komenciĝis la tiel nomata „jarcenta projekto” de la transeŭropa fervoja reto Rail Baltica. Ĉi projekto celas interligi Pollandon, la baltajn landojn kaj Finnlandon kaj tiel plibonigi la ligon de centra kaj orienta Eŭropo kun Germanio. La projekto antaŭvidas fervojan linion ligontan Talinon (Estonio) kaj Varsovion (Pollando) tra Rigo (Latvio) kaj Kaunas (Litovio). La ligo de Helsinko al Talino ĉi-momente plu estus per pramŝipoj, sed en estonteco tunelo elfosota inter Helsinko kaj Talino ebligus ligi la estonan ĉefurbon kaj Helsinkon per fervojo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
|