SciencoSLOVAKIOMemorinda botanikistinoAntaŭ 70 jaroj, la 12an de septembro 1949, mortis la unua slovaka botanikistino, Izabela Textorisová [tekstorisova], kiu okupas apartan kaj specifan lokon en la historio de la slovaka scienca botaniko. MemlernantoIzabela Textorisová naskiĝis la 16an de marto 1866 en la malgranda slovaka vilaĝo Ratková, ĉirkaŭ 200 kilometrojn nord-oriente de Bratislavo, en la familio de loka advokato. Ŝi volis fariĝi bazlerneja instruistino, sed ŝia patro decidis, ke ŝi estos leterportistino. Ne estas mirinde do, ke ŝi finis nur ses klasojn de la bazlernejo kaj plu studis nur kiel memlernanto. En 1886 ŝi sukcese trapasis poŝtajn ekzamenojn kaj tiel eklaboris en nova poŝtoficejo situanta en la montara vilaĝo Blatnica, kie ŝi restis praktike dum sia tuta vivo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
|