Moderna vivoALBANIOElektro el la riverojEn la rivero Devoll, sud-oriente en Albanio, estas konstruataj hidroelektraj centraloj, kies kapacito estas malpli granda ol tiu de la centraloj en la rivero Drin – situanta en la nordo – konstruitaj jam en la komunisma erao, en la 70aj jaroj de la pasinta jarcento. Alta digoUnu el ili, tiu de Moglica – la dua en tiu rivero – estas projektita kaj konstruata de la norvega kompanio Statkraft jam de kvar jaroj. La 160 metrojn alta digo, unu el la plej altaj en la mondo, pere de du turbinaj unuoj Francis garantios energipovon de 180 megavatoj, kun jara produktado de 450 000 megavat-horoj. La artefarita lago ampleksos pli ol sep kvadratajn kilometrojn kaj havos volumenon de 400 milionoj da kubaj metroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
|