MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Fascina verko, kiu stimulos diskutadon

Nin venu epopeo vivreeĥa!

B. Price-Heywood

Efektive pluraj epopeoj aŭ epope-similaj verkoj intertempe jam aperis en Esperanto: La Infana Raso de William Auld (1956), probable, ne: nepre! estas la plej konata, fremdstila epopeo, kiu miksas plurajn ĝenrojn. La plej frua, sed apenaŭ konata, estas Uranogedio de Johano Ricci el 1926. Mi preteras plurajn diverstipajn kaj diversstilajn, menciante nur la atutan Poemo de Utnoa de Abel Montagut, sed nun – en 2019 – finfine, post longega „gravedeco” aperis La Konflikto de la Epokoj de Edwin de Kock.

Persone mi ĝojas, ke al nia publiko tiun verkon mi nun povas prezenti recenze, ĉar plurajn antaŭajn stadiojn mi ĉeestis, eĉ foje verkis recenzon, ĉe kio, krom mian admiron ankaŭ mian miron mi aŭdigis. Tiun miron en la nuna eldono Edwin forigas per klariga noto: laŭ liaeklezia tradicio (la Adventistoj de la Sepa Tago) oni ofte vidas Jesuon kiel reenkarniĝon de la ĉefanĝelo Mikaelo. Do por Edwin temas tie pri funde unusola persono – por mi, male, tio estis absolute nekonata identigo, kiu dumlegade vekis ĉe mi gravan fremdiĝon kaj bremsis mian legadon – tion siatempe en mia recenzo mi vortigis. Sed nun, ĉe la koncerna noto en la pretigita epopeo [Mikaelo – anĝelĉefo, Kristo antaŭ sia homiĝo], tiu mia nekompreno malaperis – restas nur iaspeca miro, ĉar neniam antaŭe tiun identigon inter la ĉefanĝelo Mikaelo kaj Jesuo mi renkontis. Ankaŭ kolegoj-pastoroj, ĉe kiuj mi informiĝis pri la temo, ne konis tiun tezon de la eklezio de Edwin de Kock.

Nu, por la teksto mem, kompreneble, tion ni devas preni kiel fiksan identecon.

La formo metrika de la epopeo

Precipe la finfina elekto inter jamba aŭ trokea silabformo en la versoj kaŭzis, se mi bone konkludas, al la aŭtoro plurjaran reverkadon, kio, tamen, miasupoze por la ĝenerala leganto apenaŭ menciindus kiel valoraĵo.

Kiel ajn, al ĉiu leganto mi fortege rekomendas legi ne nur la epopeon mem, sed ankaŭ ĉiujn enkondukajn paĝojn – ne estos peno malŝparita!

Ĉarma mi trovas la pledon (paĝo 17) toleri ambaŭ liajn prepoziciojn fro kaj pon, kiuj „simple apartenas al la deKocka idiolekto”.

Libro 1

Nepre rememore, kvazaŭ eĥe pri Dante, ankaŭ De Kock komencas sian epopeon, priskribante sin mem, ĉe kio Gvidanton li ricevas:

„Mi vastan viron vidis, statustaturan”

jen la unua apero de la unua vojmontranta gvidanto ...

„Mi estas Henoĥ, iam pratempulo,

komisiita forkonduki vin

el tiu labirint' de viaj pensoj.

Venu!”

Li ekvojaĝas iel senklarige kial kaj samtempe nesciante kiudirekten: „Ni jen transsaltis lumrapidbarilon” –

Ĉe 1:3 la rakontanto petas, ke oni plu vojaĝu, ne centre tra la materio, sed „tra l' aero”, ĉar vidi li volas, kien oni iros. Kaj tiu vorto „vidi” gravas. La tuta teksto estas tiel plena je aferoj kaj personoj, kiujn dumlege oni devas percepti, vidi ...

Kaj tiam li do plu vojaĝas kaj ni, kiel legantoj, kunvojaĝas tra la tuta universo senfina. Mi daŭre estas tuŝata de mirinde belaj bildoj, de tiom da detaloj, ke oni preskaŭ obtuziĝas.

Paĝo 30:

Kiel virbov' arene turmentata

ekblekis Lucifero

Jen do la unua ĉeffiguro de la epopeo prenas sian centran lokon sur la scenejo.

Paĝo 31:

Kaj en lontan' izole lumvolvita,

inter la amasego venkebria,

la Dia Patro, ne la lastan fojon,

ploris.

Kaj inter ili ekagos Mikaelo, kies nomo en la Hebrea originalo de la Biblio signifas KIU (estas) KIEL DIO? Li estas la ĉefanĝelo, kiu deorigine defendas la honoron de Dio.

Komence de la epopeo Lucifero planas novan „propran mondon”, disan de la normala mondo, kiun ni konas. Por mi kaj, supozeble, por multaj homoj tio estas tre fremda koncepto, kiun en la epopeo oni NEPRE devos konsideri kiel bazan realon – alie ja la tuta rakonto malaperus en la nenion.

En paĝo 32 okazas la unua kunveno de la sekvantaro de luciferflankaj ĉefuloj:

Kaj ili venis, viprapide,

ĝis la aer' pro ili susuradis

kiel vespertflugile rokkaverno.



Mangestis li, kaj ili oreliĝis,

ĉiun vorton lian avidante.



„Amikoj, potenculoj, fortaj dioj –

ĉar tiaj vi ja estas, rezistinte

la Eternulon, kiu nin ne venkis

sed nur elĵetis en fina malesper' –

estu kolonoj sub intenco mia!

Ni skuos la remparojn de l' ĉielo!

Kaj se malvenkaj, ni sur nin sobŝiros

la nigrajn murojn de la kosmo mem,

kaj la kaoso ĉion heredonta

sciadu, ke ni estis tie ĉi.

Ho kia eta, eta nervimpulso

renversi povas tutan noblan menson,

por konvulsigi nian universon!”

Gravegan demandon Edwin levas sur paĝo 33: Kio estigis ĉion? Supozeble, kreskanta aro da homoj almenaŭ en mia mondoparto tute negas la demandon, „ne plu havas tempon por ĝi” – sinteno, kiun persone mi tute ne povas kompreni. La areto da lucifersekvantoj almenaŭ serioze starigas tiun demandon:

„Nu, kies menso ekzistigas Dion?

Ĉu vi do vere glutis la fabelojn,

ke Li nin kreis? Kompreneble ne.

Pli granda Nekonaĵo teksis nin

kaj nian nunan sorton – Lian ankaŭ!”

Ĉirkaŭ ni amaso da homoj nuntempe kredas, ke la „scienco” ĉion solvas, ĉion komprenas. Laŭ mi persone, tio estas terura miskompreno: la vera enigmo malantaŭ ĉiuj niaj homaj „solvoj”, „klarigoj”, „eksplikoj” daŭre forŝoviĝas. En tiu ĉi epopeo Lucifero serĉas ian certecon ekster Dio, balbutante je paĝo 34:

„Sed –

ĉu vi, la Patro de severa justo,

min ja pardoni povas?”

„Mi povas ĉion.

Mildkora amo tenas la pesilon.

Vi kaj kun vi l' aliaj forvagintoj,

gratantaj nun en fremda pensfatras'

por aĉe nutri vian kormalsaton,

nur humiliĝu, venu sub la ŝirmon

de la flugiloj de pardono. Mi

regreftos vin en vian lokon, plene.”

Tiel daŭras la interparolo inter Dio kaj Lucifero. Iel ili disiĝas, kaj Lucifero ne akceptas, ke li iel estas la malpli forta. Tio, interalie, donas legindan meditadon, pri tio, kio efektive estas ja peko:



La pek' ne estas sensa aŭ doktrin',

nek kinikaĵ' por glaso de la ĝuo,

sed la rategoj en la mens' nestantaj,

kiuj la histojn de la vivo ronĝas.

Ĝi estas ankaŭ tiu agresemo

kiu buĉadas kaj bruligas urbojn,

la ĝis frenez' torditaj homoj mem.

La egoismo – tio ĝia nom'.

Kun sincera kortuŝo mi rimarkis, kiel Edwin honoris en la epopeo sian edzinon Ria, kaj revenis en mian memoron ilia kuna vizito al nia domo – antaŭ ho kiel multe da tempo!

Post kiam Eva manĝis de la pomo (paĝo 48 ke ni fariĝu dioj, dioj, Eva / paĝo 49 por ĉiuj morton kisis unumorde),

jen la suno ŝajnis malheliĝi,

kaj venis eta piko en la venton,

kaj ĉie voĉoj de l' ĝangal' ekmutis,

kvazaŭ forpasus io nevidebla.

Estas vere ĉarme, kiel Edwin novvortigas plurajn detalojn el la Biblia rakonto pri Adam, pri Eva, iliaj infanoj, precipe la unua hommurdo: kadavro en la brakoj: Habel, Habel! Sinsekvas la scenoj. En VIII de la unua libro sekvas la historio pri Noa. Sufiĉe amuze Edwin rande de ĝia rerakontado enplektas historion pri kosmonaŭta flugado en iu svaga estonteco.

Libro 2

Tute sorĉe la aŭtoro rakontas tra la epokoj: post frua Mez-Oriento, Mezopotamio, la atento ree iras al Izraelo: jen la historio de Abraham kaj lia familio – foje la aŭtoro kvazaŭ flankensaltas al nia nuntempo:

Paĝo 85:

Pro tio Sodom, en senzorgeco

de sia Valo, estas nun kaj ĉiam

alia nomo por sennombraj urboj:

Knoso, Ninevo, Babel, Persepolo,

‘l'eterna Romo', Vaŝington ... brulontaj

aŭ rubamasoj de iama revo.

kaj sekvapaĝe:

„La tutan historion mi satlegis.

Almarŝos du anĝeloj ĉi-vespere

bivaki sur la placo, kiujn Lot

gastigos, kun geja flustro ekster pordo –

kaj ĉio poste.”

„Tial ne insistu

per tiu montro mem torturi min

en akra duro de la horo, kiam

la nuraj faktoj tiom dolorigas.”

Sed baldaŭ en sekva ĉapitreto la rakonto transsaltas al ekster „nia” „Okcidenta – eŭropkultura” rigardo al praa Ĉinujo:

„Majstro Li, bonvenon, fine.

Pokalon sor! Per pajla, spicaroma

biero Sar el via seka gorĝo

forlavu la dezerton, kun l' aliaj

distancoj. Poste min informu pli

pri la popoloj ĉe l' Rivero Flava,

kaj via fabla Jin.”

La tre ampleksa „Notaro” (paĝoj 425-456) klarigas, ke tiu Rivero Flava „en Ĉinujo, havas longon de 5464 km. En ĝia valo originis la antikva civilizo de tiu lando.” Parenteze, per noto oni eĉ informiĝas, ke la aŭtoro naskiĝis en hospitalo proksime al Drakmontaro en Sud-Afriko. Entute, kvankam ne kompleta, tiu notaro por multaj legantoj de ĉi tiu epopeo montriĝos certe tre utila.

Religio, invento de la Diablo?

Kvazaŭ nur preteriran diritaĵon en paĝo 99 ni legas, ke Lucifer' inventas la religiojn. Estas, kvazaŭ mi legus la faman Germanan teologon Karl Barth: Religion ist Unglaube – Religio estas nekredo. Laŭ Barth, Kristanismo ne estas religio, sed nur la prava rigardo al la realo. Tie ĉi do Lucifero tion ŝajne subskribas! Kia surprizo por mi, simpla leganto!

Kaj vere, tiel la rakonto ankaŭ pluiras: la fakto, ke ĉie tra la mondo la ekleziaj instruoj de plej diversaj eklezioj „sanktigas” la dimanĉon, estas pruvo pri tio! Nur la sabato taŭgas por nia ĉiusemajna liturgio. Ŝajne do, Lucifero kvazaŭ infektis la tutan mondon, forkondukante la eklezian liturgiadon de la origina sabato! Kiu atendus tian mesaĝon interne de poezia epopeo en Esperanto!? Sed jen unu el la instruoj de la Eklezio de Edwin de Kock!

Paĝo 100:

„Kaj ĉu vi memoras,

ke kiam Mikaelo refariĝis–

proleta stalobebo en Bet-Leĥem–

fremduloj alkamelis pon la stelo,

ĉi pramisteron iel malĉifrinte

el noktorunoj aŭ el propraj libroj?”

En Betleĥem naskiĝis Jesuo – jen Mikaelo homiĝis do! La rakontanto informas nin, sur paĝo 101, ke

ĉiu nur volanta estas lia;

kaj ĉies maskojn de la religio–

eĉ plej groteskajn–Li pro am' tolerus,

se ilin sur lin metus la infanoj

honeste sen pli ĝusta, hela sci'.



Sed ĉio havas limojn. Kruelecon

kaj rektajn malnoblaĵojn li rifuzas,

pri kio ĉiuj en la kor' konservis

praskribon datiĝantan fro multe antaŭ

la Du Tabeloj de la sankta monto,

aŭ temploj kaj sistemoj.

Libro 3

Kuntrenite de la rakontarto, mi simple nenion eĉ notis, ĝis subite en paĝo 156 en la dua linio min trafis la mirinde trovita protesto „Min ne mastrou” kiel reago al alparolo tute deca „mastro”. – Do mi plu legu: subite tie en la rakontadon enplektiĝas Edwin de Kock mem „ne Izraela” – kaj aldoniĝas interparolo de Edwin de Kock kun Boaz, kiu parolas pri sia mirinda Rut:

„ĉar ŝi Moabon, la patrujon karan,

forlasis kun la bopatrin', Naomi,

por kulti fremdan Dion fremdalande.”

Tio estas grava en ĉi tiu epopeo: daŭre aperas ekmemoroj aŭ citoj aŭ aludoj al la Biblia historio, samnivele kaj samrange kiel memoroj kaj ekscitoj el ĉiaspeca kulturregiono. Ne senkiale la titolo ja estas la Konflikto de la Epokoj – ĉiuj Epokoj pli-malpli egale interroladas, sed pleje la bibliaj epokoj, La interparolon kun Boaz interrompas la gvidanto Ezra tuj, kiam Edwin de Kock, entuziasmiĝante, intencas citi el la biblia libro Rut. Ezra lin tie interrompas per la admono

„Eĉ ne unu vorton pli,

ĉar ankaŭ Lucifero kunaŭskultas,

kaj ĵus ridete frotis siajn manojn!”



Neniam Ezra estis tiel aspra.



La dirutaĵon mi dismordis.

„dirutaĵo” – tio, kion mi estus dironta. Bele trafa vorto!

En parto VIII estiĝas interesa rezonado-diskutado pri tio, ĉu vere komplete malaperis la tiel nomataj „perditaj triboj” de Izrael: ekzemple estas citata la profetino Anna, kiu, laŭ la Nova Testamento, estas el la tribo Aŝer, unu el la nordaj, „do ne perdita”. Post la naskiĝo de Jesuo ŝi en la templo benis lin.

La parto IX centre rakontas la revon de reĝo Nebukadnecar kaj la serĉadon de klarigontoj kun kulmine la respondo de Daniel, kiu transiras al antaŭdiro pri pluraj regadoformoj kun kulmine „bestiaj kaj rabemaj, la Romanoj” – poste

ne sekvos

sur ĉi planedo postromia regno

unueca, sed deko da nacioj.

Rompebla potargil' kaj fero ne

miksiĝas.

Li aŭguras, ke

Eŭropo okcidenta

neniam kunfandiĝos. Kaj pro tio

ankaŭ ĉiu klopodo federacii

la homaron fiaskos.

Tion li scias el la libro de Uria Smith, adventista frato – same kiel aliaj antaŭ li, same kiel jam Daniel en tiu ĉi biblia libro.

En paĝo 196 min kortuŝis brila kredkonfeso de Edwin:

„Ezra, Dio

estas multe pli granda ol la kosmo,

dum ni et-etas sur ĉi randa mondo.

Kial malgraŭe la Fil' oferus sin,

kaj degnus sin per korp' eterne ĉeni

al la fuŝema homamaso kaj

ĉi spacotempo materia?”



„Pro

amego preter pensatingo, malpli

sensebla ol la universo mem.”



„Por Dio pli valoras unu homo ol tuta galaksio. Ĝi forbrulas, sed vivo por savito ĉiam daŭros dum la senfina ĝojo de l' Sinjoro.”

Libro 4

Sekvas nova gvidanto por anstataŭi Ezran: Jesaja.

La historion pri la surkrucigo de Jesuo kaj lia morto relative sobre li rakontas. Sekvas sufiĉe akra atako kontraŭ la papo de Romo, kvazaŭ fundamenta atako: la papa regno siatempe eĉ ampleksis pli-malpli trionon de Italio.

En p. 216:

Ĉiuj ĉefpontifikoj, eĉ personoj

ĉarmaj kaj ŝajne bonaj, partoprenas

en unuj la alies krimoj kaj devos

iam kuniri en la finan flamon.

„Ili duoble kulpas.”

„Bestie ili

dum jarcentoj turmentis la homaron

ŝtiparbrule aŭ Inkvizicie

en ‚aktoj de la Fido’ – kiujn diabloj,

alivestitaj kiel eklezianoj,”

prezidis – post ol uloj sanktoficaj

per lertaj instrumentoj streĉe korpon

ekrompis aŭ elfosis la okulojn,

por konfesigi „herezon” feliĉigan.

Tia estis la kredo, ke l' Sinjoro

pardonas, petite simple en la nomo

de Jesuo, sen kost' aŭ pentofaro

peza, kiun altrudas postulema

pastro. La iloj eksponiĝas en

muzeo ĉe la ĉirkaŭmurigita

Karkansano, kie la Albigensoj

provis vane forbari la armeon

de la murdema pontifiko.



„Sed, Jesaja, mi havas Katolikajn

amikojn kies trajtoj kaj konduto

reflektas la sanktan vivon de Jesuo.

Ĉu ankaŭ ilin la inferofaŭk'

atendas malfermita?”

„Ne, ĉar multaj

el ili estas bonaj de Di' infanoj.”

P. 225:

„Sed pli bonas

ne elekti mizeruligi vin

pri l' misteraĵoj de la universo.”

En p. 229 aperas Ursula la Gota. La rakontadon pri la gotoj, kiuj fariĝis kristanoj, interrompas saĝa frazo

Sed historiojn la venkintoj verkas.

Tiuj gotoj fariĝis kristanoj, sed ne laŭ Roma eklezia teologio:

La Gotoj instruis, ke Jesuo,

antaŭ la enkarniĝo sian Patron

kunulis por ĉiam tra la eterneco.

[...] Veras, ke laŭ ili

la Patro iel al la Fil' superas

Kaj fakte Paŭlo pri la restariĝo

skribita, ke post ĝi eĉ la Filo al

la Patro sin submetos, ‘por ke Dio

estu ĉio en ĉio'.

La aŭtoro tre respekteme skribas pri la gotoj kaj ilia formo de Kristanismo. Edwin de Kock traflugas la historion de kristanismo en sufiĉe fascina maniero, sed nepre ne senantaŭjuĝe – klare lin gvidas en tio lia eklezi-teologia perspektivo, en paĝo 237, ekzemple, li nomas Hieronimon ‘sanktulo' kun hokoj ĉe lia titolo, nepre ne por aplaŭdi lin.

Stranga raporto pri tekstoj el Daniel koncerne la Antikriston kaj, laŭ mi, iom hazarde plukitaj nomoj kaj datoj el la eklezia historio. Multon mi vere ne sukcesas kompreni. Ĉefe impresas la malemo, eĉ malamo plurfoje vortigita kontraŭ la Romkatolika Eklezio.

Pepino la Kurta vintre 753 akceptas el Romo papon Stefan' la tria. Danke al tio la papo fariĝas propraŝtata reĝo. Laŭ paĝo 247, Lucifero mem ĉe tio aŭtoris la Donacodokumenton je la nomo de imperiestro Konstanteno.

Efektive, tiu falsaĵo estis ĉefa atuto dum jarcentoj pri la rajto kaj pravo de la Papa Ŝtato – kun historie gravegaj rezultoj. Nur en la frua Renesanco oni pruvis, ke temas pri falsaĵo.

Edwin videble kun ega plezuro pentras la senmoralecon de pluraj papoj.

Estas terura historio, kiun memorige mencias Edwin, kiel la valdanojn la papaj armeoj atakis kaj murdis. Vere – ofte la historio estas terura – ho, en kiu epoko ni homoj lernos esti vere homecaj!? Ekstermo de la kulturo de la valdanoj. Estas bone foje memorigi tiujn historiojn, sed ĉu vere estas poezio, epopeo? Precipe ĝenas min „verso” de la formo „duope en 1488” (paĝo 263) – en romano ja estas akceptebla, sed ĉu vere tio estas poezio?

La scenon kaj la 4an Libron finas preĝo

„Korfavoru nin, Sinjoro.

Manon etendu,

helpanton sendu

por ĉi krizaj lok' kaj horo.”

Libro 5

Aperas nova gvidanto Abdiel; estas anĝelo, kies tasko estas gardi pri la poeto. Do gardanĝelo.

La suferado de la valdanoj – ŝajne, por nia aŭtoro ili fariĝis kvazaŭ centra ekzemplo de senkulpeco martira. Ankaŭ „amiko” Jan Hus kun laŭdo pasas: de tiu ankoraŭ tekston mi tradukis: Pri la Eklezio, la unue aperintan post mia infarkto.

Pri Lutero li estas treege laŭda. Ankaŭ la lingvounuigan rolon de lia germana traduko de la tuta Biblio Edwin laŭdas.

Pri la desaponto de la Mileranoj – por mi nekonata grupo, Usona sekto. Rezonado, kial necesas ne uzi la dimanĉon kiel kristanan ripoztagon, sed tamen la Judan sabaton. Min, kiel nederlandanon, trafis kiel honore kaj plezure Edwin citas nian klasikan poeton Vondel je paĝo 312.

Sufiĉe malafable Edwin traktas pri la nuna papo Francisko, kiun miakomprene li ne prenas kiel sincerulon, sed eble mi mislegas.

Tiu ulo

tre Jezuite nur deziras bildon

ekumene plaĉan, por logi iel

planedon en la papan ĉirkaŭbrakon.

Sed la ĉiel' memoras, malestime.

La uzado de ciferoj interne de versoj, laŭ mi, efikas tre malpoezie. Tio ne estas nura ideo mia; jam latinlingve en la klasika epoko oni forigis la nombrojn, ĉirkaŭfrazante ilin. Ĉu ne estas iu diraĵo pri predikado kaj ĝustatempe fini ĝin? Laŭ mi, Edwin de Kock ĉi-libre tre belstile kaj invite predikas, sed la kvazaŭ proverbecan konsilon ĝustatempe fini li ne sekvas, bedaŭrinde. Tro longa predikado vere ne kuntiras la publikon, mi timas.

Se sincere diri, min multe pli imponis Abel Montagut kun sia epopeo.

Gerrit BERVELING
Edwin de Kock: La Konflikto de la Epokoj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. 468 paĝoj; fortike bindita. ISBN 978-9077066-58-4.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-11-26