Spirita vivoKRISTANISMOLa vojaĝo de papo Francisko en BulgarioKomence de majo 2019 papo Francisko vizitis unuafoje Bulgarion (jam vizititan en majo de 2002 de la pola papo Johano Paŭlo la 2a), kadre de vojaĝo, kiu poste venigis lin ankaŭ al Nord-Makedonio. Bulgara romkatolika monaĥino, fratino Svetla Zekova, kiu agas en monaĥejo de Respubliko Kipro, sed flugis al sia patrolando por la okazo, ĉeestis mem la eventon kaj havigis kelkajn ekskluzivajn fotojn, informante ankaŭ la legantaron de MONATO pri la ĉefaj temoj traktitaj de la unua sud-amerika papo dum lia vizito. Post unutaga restado en la bulgara ĉefurbo Sofio, kie, serĉante vojon al ne tre facila ekumenisma dialogo, li povis oficiale renkonti estrojn de la loka ortodoksa eklezio kaj pilgrime viziti la katedralon de sankta Aleksander Nevski, li aviadile atingis Rakovski. Temas pri urbeto loĝata de proksimume 26 000 personoj en la sudo de Bulgario, ne malproksime de Plovdiv: tie vivas multaj romkatolikoj kaj estas monaĥejo de franciskanaj monaĥinoj, al kiuj apartenas ankaŭ Svetla Zekova. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|