HobioNUMISMATIKOTalero de Maria TheresiaLa plej fama arĝenta monero estas talero kun portreto de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio, kiu regis de 1740 ĝis 1780. En la 15a jarcento oni pagis malgrandajn sumojn per arĝentaj moneroj, kaj grandajn per oraj moneroj. Oro estis tiam preskaŭ nehavebla en Tirolo (Aŭstrio), kaj pagado de grandaj sumoj per miloj da etaj arĝentaj moneroj estis nekonvena. Tial Sigmundo, ĉefduko de Tirolo, inventis grandan arĝentan moneron, kiun oni nomis germane Großer Groschen (granda groŝo), aŭ Großer Pfennig (granda pfenigo), kaj poste talero. Ties alia nomo estis Guldiner, ĉar tiu arĝenta monero anstataŭis orajn monerojn. Ĝi konsistas el 30 g da pura arĝento kaj 2 g da nenoblaj metaloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|