MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FILMO

Pri pederasto kaj liaj viktimoj

Diversaj nacioj de la mondo konstruas ĉi tiun skulptaĵon en la nomo de tutmondaj patrineco kaj amo kaj la kuraca forto de muziko . Temas pri frazo aperinta en la komenco de filmeto de Michael Jackson pri lia albumo History. Kelkaj interpretis ĝin kiel omaĝon al La granda diktatoro de Charlie Chaplin, kiu kurioze ankaŭ uzis la internacian lingvon sur la ŝildoj de la vendejoj en la juda kvartalo.

Dek jarojn post la morto de Michael Jackson oni denove parolas pri li. Ĉi-foje pri liaj viktimoj. La dokumenta filmo Leaving Neverland 1 ne lasas dubon (almenaŭ al mi). Jen pederasto, kiu dum jardekoj profitis de siaj famo kaj povo por seksperforti knabojn kaj infanojn. La veran kvanton oni ne scias. En la filmo estas du el ili, kiuj tion detale klarigas. Eĉ tro detale. Krome, almenaŭ aliaj tri viroj ankaŭ publike denuncis lin. Sed povus esti dekoj kaj dekoj da viktimoj. Ŝajnas, ke tiaj viktimoj kapablas agnoski la perforton suferitan nur nun, averaĝe dudek jarojn poste. Aldone, en tiu ĉi okazo ili devas protekti sin de la subtenantoj de la pederasto, kiuj agrese kaj senlace atakas ilin, de kiam la filmo premieris en la ĉi-jara festivalo Sundance.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28