MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Brila humuro pri vivo en Barcelono

Mi kun granda intereso prenis por recenzo la libron, ĉar tiu ĉi verko de Eduardo Mendoza, diference de aliaj, ĝis nun ne ekzistas en mia lingvo. La verko (ne romano tamen, sed granda novelo) apartenas al la ĝenro „humura sciencfikcio”, kies pinta disflorado okazis en la 1950aj kaj 1960aj jaroj en kreado de Robert Sheckley, William Tenn kaj, aparte, Stanisław Lem (Stelaj taglibroj de Ijon Tichy k.a.). Tiu ĉi verko, aperinta 30 jarojn post la pintaj specimenoj, estas marĝena por la aŭtoro, tial ne atingas ilian nivelon, sed estas tute digna reprezentanto de la ĝenro.

Simpla intrigo

La intrigo de la verko estas tre simpla: en Barcelono alteriĝas kun iu speciala misio du aliplanedanoj – la ĉefa heroo kaj lia kompano Gurb. La lasta alprenas aspekton de fama kantistino kaj malaperas en kompanio de iu viro. Sur Tero la mensa ligo inter eksterteranoj ne funkcias, tial la kompatinda heroo devas serĉadi la fuĝintan Gurbon, trairante Barcelonon tien-reen kaj enprofundiĝante en la frenezan vivon de la urbo, kiu eĉ al simpla fremdulo povas ŝajni freneza, des pli al aliplanedano! Sed li rapide adaptiĝas, eĉ malfermas bankan konton, amikiĝas kun maljuna paro, kiu posedas trinkejon, provas amindumi najbarinon ... Cetere, li konstante ebriiĝas. Siajn impresojn li skrupule priskribas en la taglibro (fakte, la novelo konsistas ĝuste el tiu taglibro), kie li listigas ĉiujn siajn aĉetaĵojn – laŭ ili etnologoj kaj estontaj historiistoj povos rekonstrui la ordinaran vivon kaj kutimojn de barcelonanoj en la jaro 1990. Li, ekzemple, ricevas kvazaŭnarkotan dependecon de fritkukoj (evidente, temas pri churros).

Komikeco

La skrupulaj priskriboj de diversaj kolizioj kaj ironiaj mencioj de barcelonaj moroj naskas la fortan humuran efikon de la tuta teksto, absurdan komikecon. Pro tio la leganto, sendepende de la grado de konateco kun la vivo en Hispanio, ofte sincere ridas. Nu, jen ekzemplo: „Mi estas alveninta je la limo de mia korpa rezisto. Mi ripozas metante miajn du genuojn sur la grundo, la maldekstra kruro faldita malantaŭen kaj la dekstra faldita antaŭen. Vidinte min je tiu pozo, sinjorino donas al mi moneron de dudek kvin pesetoj, kiun mi tuj englutas por ne ŝajni malĝentila” (p. 15).

Fuŝa traduko

Do, la ideo traduki la romanon al Esperanto estis tre bona, ĉar la verko vere indas legadon de diversspecaj homoj, de senpretendaj ŝatantoj de leĝeraj humuraj legaĵoj ĝis snobecaj admirantoj de fajnaj nuancoj. Sed ... ĉi tie komenciĝas la ĉefa riproĉo: la traduko de tia libro devus esti bona! Bedaŭrinde, tia ĝi ne estas. En la teksto abundas gramatikaj neĝustaĵoj kaj simplaj eraroj, kiujn ne eblas atribui nur al mistajpoj. Pleje ĝenas ĥaosa uzo de akuzativo, okulfrapaj miksoj de transitiveco de verboj kaj uzo de adverboj anstataŭ adjektivoj en plej evidentaj okazoj. Ekzemple: „Por pasi tempon, mi rigardas la televidon” (p. 24). Kaj kiel vi komprenus la propozicion: „Vere, knabinoj kiuj enveturigas en metro estas frandbelaj” (p. 44)? Aŭ „Mi vekiĝas en mian lito” (p. 47) – ĉu temas pri hezito pri neceso de akuzativo? La traduka tasko, kiun prenis sur sin Océane Kowalski, estis por ŝi tro malfacila.

Eraroj eblas ankaŭ ĉe bonaj tradukistoj. Ilin povas korekti provlegistoj kaj redaktoroj. En la libro estas menciitaj eĉ du: Stéphane Brault kaj Lode Van de Velde. Sed ili ĉu reale nenion provlegis, ĉu mem ne tre bone regas la gramatikon de Esperanto. Aliokaze tiom da eraroj en la teksto ne restus. Ni nur bedaŭru, ke ĝuadon de la bona verko malhelpas fuŝaĵoj en la traduko.

Nikolao GUDSKOV
Eduardo Mendoza: Sen novaĵoj pri Gurb. Tradukis: Océane Kowalski. Eldono Libera, loko ne indikita, 2019. 115 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-0-244-78594-9.
La eldonejo de la libro informis nin, ke baldaŭ aperos dua reviziita eldono, en kiu espereble ĉiuj eraroj estos korektitaj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07