Moderna vivoFRANCIOLa plej maljuna ministoLa regionon ĉirkaŭ la urbo Saint-Etienne stampis la ekspluatado de karbo-minejoj. Nuntempe ĉiuj ŝaktoj estas fermitaj. Restas ankoraŭ multaj spuroj de tiu ekonomia agado, el kiuj la plej elstara estas la ŝaktoturo de Puits Couriot (ŝakto Couriot, nun minejo-muzeo), kaj ĝiaj du rubaĵo-montetoj. Antaŭ nelonge aperis en loka ĵurnalo artikolo pri ministo, kiu laboris dum 64 jaroj. Pierre Bruas [pjer bruas] naskiĝis en 1857 kaj eniris en minejon en la aĝo de 10 jaroj. Li fine emeritiĝis en 1931, post 64 jaroj da laboro: li estis tiam 74-jara. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio
|