MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MEDICINO

Kreskanta nombro de kuraciloj ne plu efikas

Kelkaj medikamentoj tradicie uzataj en la pasinteco kaj konataj pro sia efikeco ne plu havas la saman resanigan econ kaj tial fariĝas pli kaj pli senutilaj. Tion sciigis fine de aprilo 2019, kun iom da maltrankvilo, fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj. Ili klarigis, ke ne temas pri tute nova fenomeno, sed ke oni jam spertas ĉi-rilate veran tutmondan krizon, kiu kompreneble pensigas kaj timigas kaj medicinistojn kaj pacientojn. La fenomeno de rezistado kontraŭ medikamentoj do daŭre pliiĝas.

En la raporto oni konkludas jenon: medicinaj proceduroj kaj kirurgiaj intervenoj estas en danĝero precipe pro la alarma nivelo de rezistado registrita en pluraj landoj je diversaj disvastiĝintaj medikamentoj. Krom al antibiotikoj (kiuj, kiel jam konate, emas perdi sian efikon post longa kaj kelkfoje nenecesa utiligado), oni ĉi-foje aludas ankaŭ al tuta serio da fungicidoj, pesticidoj, kontraŭvirusaj kaj antimikrobaj kuraciloj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07