SciencoZOOLOGIONova natriko malkovritaInternacia grupo de sciencistoj malkovris novan specion de natriko, kiu vivas en Turkio, Azerbajĝano, Armenio, Kartvelio, Irako, Irano kaj Rusio, krom en malgranda areo de orienta Eŭropo. Surbaze de genetikaj kaj morfologiaj donitaĵoj la sciencistoj konstatis, ke de la natriko science nomata Elaphe sauromates ekzistas du malsamaj specioj. La nova, disa specio de natriko estas nomita Elaphe urartica kaj science priskribita en la ĉi-maja eldono de la internacia scienca gazeto PeerJ. Antikva reĝolandoLa novan sciencan nomon proponis la sciencistoj honore al la germana zoologo kaj botanikisto Peter Simon Pallas (1741-1811), kiu proponis siatempe la nomon Elaphe sauromates. La specifa epiteto de la nova scienca nomo (urartica) devenas de la nomo de malnova reĝolando de la ferepoko, konata kiel Urarto, kiu situis en montara regiono inter la sud-oriento de la Nigra Maro kaj la sud-okcidento de Kaspio. La reĝolando akiris potencon en la dua duono de la 9a jarcento a.K. kaj estis konkerita de medoj komence de la 6a jarcento a.K. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
|