PolitikoLITOVIOBalota jaro en LitovioTiun ĉi jaron en Litovio oni povus nomi la jaro de elektoj kaj referendumoj – okazis tri balotadoj kaj du referendumoj. Nova prezidentoPost dekjara litova prezidenteco Dalia Grybauskaitė transdonis sian postenon al la nova prezidento. La 26an de majo, en la dua fazo de la prezidenta balotado, li venkis kandidatinon de konservativuloj (Patrolanda Unio - kristandemokratoj de Litovio) Ingrida Šimonytė, kolektinte 65,68 % de la voĉoj kontraŭ 33,04 %. Spertuloj rimarkigas, ke al la venko de Nausėda forte kontribuis la fakto, ke li estas senpartia persono, ekonomikisto, homo inteligenta kaj trankvila en komunikado. En la unua fazo de la prezidentaj elektoj, kiu okazis la 12an de majo, Šimonytė ricevis 31,31 % kaj Nausėda 30,94 %. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
|