MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPO

Fiŝmilito inter Skotlando kaj Irlando

La vivo de mara fiŝkaptisto estas malfacila, danĝera kaj ofte ne tre rekompencata. Eĉ pli malfaciligas ĝin tio, ke kvantoj kaj specioj de fiŝoj konstante malkreskas, kaj pro tio nemalofte okazas disputoj pri la rajto fiŝkapti en iuj regionoj de oceano. Unu el la plej gravaj inter tiaj disputoj estis la tiel nomataj „moru-militoj” inter Islando kaj Britio, kiuj estiĝis en la 1970aj jaroj kaj finiĝis per la venko fare de Islando en 1976, kiam ĝi gajnis la ekskluzivan rajton kapti moruojn en 370-kilometra zono ĉirkaŭ Islando.

La eta roka insulo

Nova „fiŝmilito” ekflagris dum la unua semajno de junio, ĉi-foje ne inter Islando kaj Britio, sed inter du malgrandaj keltaj najbaroj: Skotlando kaj Irlando. La skota registaro en Edinburgo avertis Irlandon, ke ĝi intencas ekspedi siajn fiŝad-protektajn ŝipojn por devigi irlandajn fiŝboatojn forlasi la 12-mejlan 1 zonon ĉirkaŭ la izolita roka insuleto Rockall [rokol], kiu situas 301 kilometrojn okcidente de Skotlando, 423 kilometrojn nord-okcidente de Irlando kaj 700 kilometrojn sude de Islando.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07