MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Galope tra Edeno

Ĉu vi scias, per kiu voko oni haltigas ĉevalon en Esperanto kaj kiel oni reirigas ĝin? Ĉu vi konas la blekojn (bestsonojn) de ĉevalo? Kaj krome: kie kaj kiel oni trovas respondojn al tiuj demandoj? – Nu, ĉiuj troveblas en PIV, sed – ho, ve – ofte kaŝite kaj en nesistemaj lokoj. La ĵus aperinta Esprimaro – Promenoj en Edeno de la konata flandra leksikografo Petro Desmet' 1 malkaŝas ilin en rapide konsulteblaj registroj.

En la ĉapitro pri „bestoblekoj” ni legas ekzemple: „ĉevalo: henas, ronkas, snufas, snufegas, nazobruas, blovas” – kaj samspece pri pli ol 470 aliaj bestoj. Ankaŭ inversigita listo ekzistas: „heni: ĉevalo, mulo, mustango, poneo, stalono, zebro”. Simile kiel bestoj, ankaŭ objektoj „blekas”. Kiam pezaĵoj kunpuŝiĝas ili „diras” bac! kaj la trumpeto konsole vokas trateratra! – jen plia listo de la Esprimaro. Ĝi plusendas nin al ankoraŭ plia ĉapitro, nome tiu pri interjekcioj. Kaj tie ni intuicie kaj tuje trovas la respondon al la tekstkomencaj demandoj: „haltigo de laborbesto, de ĉevalo: pru!” kaj „instigo de ĉevalo al moviĝo: hot hoto!”.

Leporkoro

Kiel variigi adjektivajn esprimojn kun „tre”? Aparta ĉapitro instruas ekzemple „diligenta kiel abelo”, „ĵaluza kiel Otelo”, „stulta kiel ansero, kiel ŝafo, kiel la ŝafoj de Panurgo”. Aparte tiklaj en la internacia lingvo estas esprimoj komprenendaj ne laŭvorte, sed metafore. Ĉu alilingvano komprenos ilin? Esprimaro eltiris el PIV la klasikajn metaforojn, kiuj de jardekoj formas parton de la Esperanta kulturo. Konata ekzemplo estas „leporkoro”. Laŭvorte ĝi signifas la internan organon de tiu besto. Sed metafore – kaj eĉ pli ofte – ĝi estas bilda esprimo por timemulo. Sub tiu kapvorto la Edenaĵo prezentas ĝin, do de la signifo al la vortoformo.

Alia specimeno: „Opinio: Samopiniantoj: Ĥoro: Aro da samopiniantaj personoj: la ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj.

Pri proverboj kaj frazeologiaĵoj temas la plej ampleksa ĉapitro, kiun mi laste volas mencii tie ĉi (estas ankoraŭ pliaj). Kiel ĉe la „leporkoro” ankaŭ ĝi ordigas de la signifo al la vortoj, dum en PIV estas inverse, nome de la vortformo al la signifo. Ekzemplo: akord' – en plena akordo: iri brako en brako. [...] – ne akordiĝi: akordi kiel akvo kaj fajro [...], kaj tiel plu ĝis la sencokomplekso zorg', kiu sola enhavas preskaŭ tridek subideojn; la lasta estas „certigi sin por estonto: gardi kandelon por la nokto”.

Vortaro neniam estas plena

Ĉu misoj kaj mankoj? Nu, vortaro neniam estas „plena”, ĉiam estas nur etapo. Dum jaroj mi feliĉe kunloĝadas kun testuda paro, do mi unue serĉis, kiel testudoj blekas, sed fi!, ve! kaj fek! – mankas!? (ĉiuj postaj kursivoj ĉerpitaj el la libro kaj adaptitaj). Kia abismo de mizero mi tuj volis ekboji, sed poste decidis el la mizero virton fari kaj alporti mian ŝtoneton por la venonta eldono: testudo: blovas, pepas (la vireto dum seksumado). La „manko” kompreneble dependas de la principo, fidele kiel hundo sekvi PIV, kiu jam delonge estas maljuna knabino (kerne de 1967, 1987). Avantaĝo estas la firma grundo de klasikeco, malavantaĝo ioma postrestinteco. Ni tamen ne dancu laŭ PIV-a fajfilo, se ĝi mem instruas al ni kontraŭfundamentajn herezojn: la vorto „kŭaksi” (bufo) estas simple malĝusta. Esperanto ne havas la sonon [w] kiel en angla [water] kontraste al [v], simile kiel ĝi ne havas la sonojn [ä], [ü], [ö] kaj multajn aliajn. La litero „ŭ” do ne povas indiki sonon neekzistantan nialingve. Tial estas ĝustaj nur „kvaksi” aŭ „kuaksi”, eĉ se PIV la misan formon (dubinde) atribuas al Zamenhof 2.

Por resume tiri la medolon de l' Esprimaro: Por tiu, kiu plaŭde-feliĉe naĝetas en la kiel-vi-fartas-lago, ĝi ne havos apartan gravecon. Ĉiuj, kiuj partumas kun la aŭtoro la amon al esprimriĉa, sukplena, variflora Esperanto, ĝin danke, tuje kaj ĝue akiros. Por leksikografoj-kolegoj ĝi estas nepraĵo kaj kontribuu al pliriĉigo de laŭeble multaj vortaroj.

Bernardo PABST
1. Desmet' i.a. verkis la plej ampleksan vortaron nederlandan-Esperanton-nederlandan, estas kuntradukinto de la nova Bildvortaro, prilaboris la Zamenhofan Proverbaron kaj estas konstanta kunlaboranto de MONATO.
2. La sola trovloko estas en la postmorte publikigita unua volumo de Fabeloj de Andersen (1923), multaspekte nefidinde redaktita (kaj evidente ŝanĝita) de iu anonimulo.
Petro Desmet': Esprimaro. Promenoj en Edeno. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. 140 paĝoj, glubindita. ISBN 978-90-77066-60-7.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bernardo Pabst el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-11-19