MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRITIO

Ĉu Britio eliros el EU ĝis la fino de oktobro?

La 31a de oktobro 2019 estas la dato, kiam Britio eliros el Eŭropa Unio laŭ la interkonsento de la brita ĉefministro Theresa May kaj la reprezentantoj de EU. Tamen iuj en Britio dubas pri tio ĉi.

Balotado en Konservativa Partio

Nun estas elektita Boris Johnson kiel nova ĉefministro de Britio, kaj li insistas, ke Britio eliros el EU la 31an de oktobro. Tamen restas granda debato pri tiu demando, ĉar lia partio havas efektivan majoritaton de nur unu, kaj la ĉefa opozicia partio kontraŭus eliron sen aparta interkonsento, dum la Liberal-Demokrata Partio kontraŭas entute la ideon, ke Britio eliru el EU.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ian FANTOM
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ian Fantom el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07