MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

Rubokuro

Pli kaj pli ofte en Eŭropo (ĉu ankaŭ aliloke?) oni renkontas rubokurantojn en arbaroj, laŭlonge de strandoj kaj ĉie en la naturo. Ili kuras por sia sano, sed kaptas la okazon por kolekti rubon, kiun ili trovas dise ĵetita. La kutimo venas el Svedio, kie oni nomas rubokuron plogging (miksaĵo de la angla vorto jogging, trotkurado, kaj la sveda verbo plocka upp, kolekti). La foto montras la rezulton de duonhora rubokuro laŭlonge de flandra strando.

Rubokuro
pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07