PolitikoOPINIOKiu gvidas la mondon?La 28an kaj 29an de junio konferenco de la Grupo de 20 (mallonge, G20) okazis en Osaka, la due plej granda urbo en Japanio. G20 estas la forumo de la plej gravaj landoj, Eŭropa Unio kaj ĉefaj internaciaj financaj organizaĵoj por pridiskuti precipe ekonomiajn aferojn kaj aliajn gravajn taskojn kiel mediprotektadon. La plej sekura lokoNuntempe Japanio ŝajnas la plej taŭga kaj sekura loko por gastigi internacian eventon, kie kunsidas gvidantoj de gravaj landoj kaj organizaĵoj, ĉar en Japanio la risko, ke okazos agoj de politika aŭ religia teroro aŭ manifestacioj kontraŭ la konferenco, estas malgranda. 30 000 policanoj el la tuta lando estis mobilizitaj; por la du tagoj de la konferenco oni fermis najbarajn ŝoseojn kaj ĉirkaŭ 450 publikajn infanĝardenojn kaj lernejojn en Osaka; ĉiuj rubujoj en stacidomoj estis fermitaj ne nur en Osaka, sed ankaŭ en Tokio, 400 km for de Osaka, por ke neniu enmetu eksplodaĵojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
Japanio
|