SciencoZOOLOGIOGiganta afrika heliko: nedezirata gasto en KuboLa kuba arkipelago riĉas je biodiverseco danke al siaj faŭno kaj flaŭro. Pli specife, fakuloj konsideras la malakologian1 faŭnon, la faŭnon de la moluskoj, unu el la plej diversspecaj tutmonde, ĉar ĝi havas endemiecon, kiu atingas 95 % inter ĝiaj teraj reprezentantoj (Henry Augustus Pilsbry, usona malakologo, nomis Kubon „malakologia paradizo”). Tia natura pejzaĝo estas tamen minacata de la eniro en la landon de ekzota, invada kaj damaĝa specio. La gigantan afrikan helikon (Achatina fulica) oni konsideras la plej invada specio de tera molusko neindiĝena en Kubo, kaj unu el la cent ekzotaj kaj invadaj specioj plej damaĝaj mondskale laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
|