EkonomioBANKOJMonato-serio pri bankojMi estas belgo, kiu pasigis la unuan parton de sia profesia vivo (1970-1987) en la banka mondo. Ĝi estis la transira periodo inter la epoko, en kiu ordinara homo ne sentis sin komforta en banko kaj cetere ankaŭ ne bezonis bankkonton, kaj la nuntempo, ne plu imagebla sen la elektronikaj pagiloj proponataj de bankoj kaj pseŭdo-bankoj. Nuntempa banko tute ne plu similas al tiu de antaŭ duona jarcento. Ĉu la evoluo profitigis la klientojn? Jes kaj ne. Pagoj en- kaj ekster-landen nun okazas fulmrapide, tute aŭ preskaŭ sen kostoj, sed oni devas mem registri ilin. Aliflanke malaperis la rekta, tuja kontakto kun la oficisto ĉe la giĉeto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
|