MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

LA BANKOJ EN BELGIO

Grandega evoluo dum la pasintaj 50 jaroj

La 1970aj jaroj estis turnopunkto en la funkciado de la belga banka sistemo. Antaŭ 1970 la celpubliko de la bankoj konsistis nur en komerco, industrio kaj riĉuloj. La simpla laboristo aŭ terkulturisto ne bezonis bankon. Cetere, en la plej grava financa transakcio dum la vivo de belgoj, la aĉeto de domo, bankoj ne povis interveni, ĉar ili ne rajtis doni hipotekajn pruntojn: tio estis la monopolo de ŝparkasoj kaj kelkaj ŝtataj institucioj.

La plimulto de la pagoj okazis kontante, kaj se escepte oni bezonis ĝiri monon, oni iris al poŝtoficejo. Por deponi sian ŝparmonon estis multaj ŝparkasoj, privataj (ofte filioj de bankoj), kooperativaj de laboristaj kaj terkulturistaj sindikatoj, kaj ŝtataj. Inter tiuj lastaj estis unu granda vera ŝparkaso kaj kelkaj specialigitaj, kiuj kolektis ŝparmonon por financi industrion kaj publikajn investojn. Krome estis la poŝtĉeka servo, filio de la poŝto, kiu prizorgis la plej grandan parton de la ĝiraj pagoj. Preskaŭ ĉiuj entreprenoj kaj asocioj havis poŝtĉekkonton kaj ankaŭ multaj ŝtatoficistoj (ĉar per ĝi ili ricevis sian salajron).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roland ROLAND
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Roland el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28