SciencoOFTALMOLOGIOLiberiĝu de presbiopeco per okulgutojMultaj „olduloj” (sed ankaŭ plenkreskuloj, kelkfoje eĉ sub la aĝo de 40 jaroj) spertas presbiopecon, normalan staton ligitan al onia maljuniĝo, kiu ne ebligas al la okuloj vidi bone – kaj precipe legi – de proksime. Se, por legi tiun ĉi artikolon, vi jam bezonas uzi okulvitrojn aŭ iom malproksimigi la revuon de viaj okuloj, tre interesos vin scii, ke baldaŭ aperos nova kaj tute valida alternativo. Sufiĉos fakte enmeti ĉiutage kelkajn gutojn en viajn okulojn. Tio estos vera revolucio por milionoj da homoj, kiuj devas alfronti ĉi tiun vidan malordon kaj foje, forgesinte siajn okulvitrojn, ne hezitas peti la helpon de nekonatoj en superbazaro por ekscii kelkajn detalojn pri la ingrediencoj aŭ la kosto de la produktoj, kiujn ili volas aĉeti. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
|