Moderna vivoSPORTOPedali tri kilometrojn sen vidiLa 19an de aŭgusto 2019 la 26-jara junulo Ángel Ernesto López Hernández starigis mondrekordon, kiam li „blinde” pedalis per unurada ciklo tri kilometrojn en 13 minutoj kaj 35 sekundoj. Tion li faris tra ĉefaj stratoj de la urbo Sancti Spíritus. „Kiam mi ekkonis Aliet Pérez Martínez, kiu rompis – la 13an de aŭgusto 2016 en Santiago de Cuba – la mondan rekordon de blind-stirado de motorciklo sen kromĉaro, mi sentis min inspirita de lia heroaĵo”, diris Ángel Ernesto. „Malkovrinte tiun ĉi veturilon kun nur unu rado, mi intencis rompi la rekordon kaj, ĉar mi estas tre obstina, tion mi atingis.” La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|