MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

KOSOVO

Ĉu Ĉeĥio malagnoskos sendependecon de Kosovo?

Septembre de 2019 dum sia vizito al Beogrado Miloš Zeman, la prezidento de Ĉeĥio, diris al la serba prezidento Aleksandar Vučić kaj al ĉeestantaj ĵurnalistoj, ke li ŝatas Serbion kaj serbojn, kaj mallaŭtvoĉe aldonis, ke li ne ŝatas Kosovon. Krome, li esprimis sian „personan, sed firman opinion”, ke ŝtato, kiun gvidas militkrimuloj1, ne apartenas al la komunumo de demokratiaj landoj kaj ke li intencas plej baldaŭ iniciati la proceduron de malagnosko de ĝia sendependeco2.

Historiaj paraleloj

Estas menciinde, ke Ĉeĥio estis inter la unuaj membroj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj en 2008 agnoskis la sendependecon de Kosovo. Tial la anonco de la ĉeĥa prezidento kolerigis kaj surprizis albanojn, kiuj siaflanke honorigas la eksan demokratan ĉeĥan prezidenton Havel kaj memoras la historian fakton, ke pasintjarcente Ĉeĥoslovakio mem perdis sian sendependecon (pro nazia invado).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28