PolitikoBELGIOPunoj pro kafka-eca situacioSe gas- aŭ elektro-kompanio kreas fosaĵon en via strato por enmeti tubojn aŭ kablojn, ĝi devas averti similajn kompaniojn, kiel ekzemple la koncernan telefon-kompanion, por ke ili povu uzi la okazon por instali aŭ renovigi ankaŭ siajn kablojn, ekzemple Interret-kablon, en la sama fosaĵo. Tio ĉi estas eŭropa direktivo jam de kvin jaroj, kaj al ĝi devis adaptiĝi la lokaj leĝoj en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio (EU) antaŭ la 1a de januaro 2016. La direktivo ŝajnas logika, mon- kaj tempo-ŝpara, kaj do oni atendus, ke la leĝon oni ĉie tuj aprobus. Paradokso: oni devas, sed ne rajtasTamen Belgio estas aparta fenomeno. Ĝi estas federacio, kiu konsistas el Flandrio (la plej granda parto), Valonio kaj Bruselo (la plej malgranda parto). Tial la eŭropa direktivo devas esti leĝigita tri fojojn, aparte en ĉiu federaciero. La leĝigo okazis preskaŭ tuj en Flandrio kaj Valonio, sed post kvar jaroj ankoraŭ ne en Bruselo. La kialo estas ne tio, ke la brusela leĝdona instanco ne konsideras la direktivon inda, sed tio, ke ĝi konsideras sin ne rajtigita krei tian leĝon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paŭl PEERAERTS
korespondanto deMONATO en Belgio
|