Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Inter sonĝoj kaj realo

Aŭtoro, kiu en dek jaroj verkas dek unu novelarojn aŭ krimromanetojn, ne bezonas prezenton; preter seka listo de librotitoloj, li estas proksima al sia publiko, ĉar li publikigas diversloke kaj, ekzemple, preskaŭ ĉiu numero de Literatura foiro gastigas unu el liaj noveloj. Ne senkaŭze Julian Modest (plumnomo de Georgi Miĥalkov) estas la vicprezidanto de la esperanta PEN kaj membro de la Bulgara Verkista Asocio.

Kion li havas rakontinda en ĉi tiu nova kolekto el dudek ses eroj, plus unu mikro-eseo pri la esenco de rakonto? La temoj estas variaj, de ordinaraj rakontoj pri ordinara vivo (fakte, sen iu specialaĵo meritanta novelon) ĝis moralinstruaj meditoj, post kiuj oni sin demandas, ĉu nia vivo mem estas la ĝusta, ĉu la kutimaj rilatoj inter niaj samspecianoj estas la plej oportunaj. Kiel kutime, liaj rakontoj apenaŭ atingas kvin paĝojn, do ĉio estas sintezita en la epizodo, la priskribo de la medio, du rolantoj, kelkfoje eĉ nur unu, kiu rememoras pri si aŭ rakontas siajn sonĝojn.

Blondulinoj

Ĝuste la rakonto Ĉasisto de sonĝoj, kiu donas la titolon al la tuta libreto, proponas vere originalan ideon, kiu eĉ meritus esti plilongigita. Oftas soleco de jam maturaĝaj personoj, celantaj al trovo de kunul(in)o; serĉo, kiu ne ĉiam sukcesas (sed por vidi la finon oni devas alveni ĝis la vere lasta linio). Junulinoj estas, kiel en aliaj libroj de Modest (tion ankaŭ aliaj recenzantoj rimarkigis), ĉiam prezentataj per belaj formoj, fluaj hararoj, ofte blondaj, kaj allogaj okuloj, eĉ kun parfumo ilin ĉirkaŭanta: Bela alloga knabino, Helena, havis brunan hararon kaj okulojn, kiuj kvazaŭ respegulis la verdecon de la arbofolioj. Dara estis blondharara, bluokula, Galina – malalta kun nigraj okuloj kaj longaj palpebroj, kiuj igis ŝin tre ĉarma.

Ne tiom allogan aspekton proponas patrinoj aŭ maturaj edzinoj: Jam multajn jarojn Slava loĝas sola. La homoj, kiujn ŝi amis, forpasis unu post la alia. Ili, kiel la arbofolioj, forflugis ien, pelitaj de frosta vento.

Ankaŭ la naturo estas markita per tre esprimivaj frazoj: montara rivero, rapidega, brua, tondra, kiu saltas de ŝtono al ŝtono kaj ĝia minaca muĝado similas al hurlo de kolera drako, kiu kaŝas sin en la densa arbaro.

Estus tro banale aserti, ke la protagonisto estas ĉiam (aŭ preskaŭ ĉiam) la homo: la homo kun siaj revoj, ofte, tamen, kun siaj rezignoj, ofte draŝata de la vivo: malriĉeco, malsaniĝo, maljuniĝo, morto. La homo simpla, kiel monaĥo, kiu aperte deklaras, ke monaĥoj ne bezonas elektron, ja ekzistas kandeloj, kaj kiu sin opinias simpla trapasanto, ja trapasanto sur ĉi tiu tero; forta kontrasto kun la riĉulo, kiu perdiĝis en la arbaro kaj trovas gastamon en tiu izolita monaĥejo. Homoj havas kelkfoje strangajn iniciatojn, sed la limo inter normala prudento kaj stato, kiun oni nomas „frenezo”, estas tre subtila: malaperinta junulino sin ŝirmis de pridubinda medio, grimpante sur tegmenton. Mistero rolas en arbaroj kaj en sonĝoj: oftas situacioj, en kiuj oni serĉas malaperintan personon. Al la naturo estas kelkfoje atribuita la rolo de juĝisto: natura incendio bruligas egoisme konstruitan vilaon kaj la kulpulon trafas tragika sorto.

Muziko kaj bestoj

Jen muziko akompanas la epizodon; violonisto maturiĝas kaj estas rekonata de maljunulino, kiu konis lin infano. Du sonoriloj alternas: Unu sonorilo sola ne kantas. [...] Se unu sonorilo silentiĝos, alia komencas kanti, kaj la kanto sonorplenigas la tutan monton. Jen ankaŭ besto estas ĉefrolulo: lupino stimulas aron da lupoj, kiujn ŝi logas per sia ina sekso kaj kiuj volas ŝin posedi; la afero finiĝas per ĝismorta lukto inter du maskloj; la lupino protektas siajn idojn, kaj ili estas la vido de ŝia lasta spiro.

Juveleto

Entute plezuriga legaĵo, plia juveleto de ĉi tiu 68-jara bulgara verkisto, nun inter la plej famaj bulgarlingvaj verkistoj: liaj noveloj aperas en bulgaraj revuoj kaj ĵurnaloj. Esperantlingvaj rakontoj estas tradukitaj al pluraj lingvoj. Ofta preleganto pri la esperanta literaturo, iam (1986-1992) lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato, li estas nun ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto.

Carlo MINNAJA
Julian Modest: Ĉasisto de sonĝoj Eld. Libera, 2019. 108 paĝoj, broŝurita. ISBN 9780244201197.
Por mendi, iru al la Retbutiko.