MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

KRISTANISMO

Krio de la tero kaj la malriĉuloj

De la 6a ĝis la 27a de oktobro, sekve de kunvoko fare de Papo Francisko en 2017, sesiis la Speciala Asembleo pri la Tutamazonia Regiono de la Sinodo de Episkopoj, la tiel nomata „Sinodo pri Amazonio”. La pritraktita labordokumento, la Instrumentum Laboris, konsistanta el 46 paĝoj, se oni enkalkulas la notojn, estis diskonigita en junio, kaj la titolo mem („Amazonio: Novaj vojoj por la Eklezio kaj por integra ekologio”) evidentigis, kiom ampleksa estas la temaro.

Gravaj problemoj

Ekde la komenco mem de la unua parto („La voĉo de Amazonio”) la labordokumento profete bedaŭras kaj atentigas. Ĝi agnoskas ne nur la perfortojn, rabadojn kaj maljustaĵojn de la kolonia epoko, sed avertas, ke tiuj problemoj daŭras per novaj perfortoj, koruptado de tiuj, al kiuj estas taskite defendi la rajtojn de la aŭtoktonoj, neglekto de mediaj problemoj, homŝakrado kaj drogo-komerco, perdo de lingvoj kaj kultura identeco, malriĉeco. Tio estas rezulto de blinda strebo al riĉiĝo, de senbrida privatigo, de gigantaj, senkonsultaj minej- kaj petrolaj projektoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28