Moderna vivoLITOVIOĈampano por infanoj: ne!En la moderna socio la francdevena trinkaĵo „ĉampano” estas uzata okaze de sukceso aŭ solena evento. Samcele estis uzata en Litovio ankaŭ porinfana ĉampano, sed nur ĝis novembro 2019. Litovaj parlamentanoj aprobis amendon nomatan „leĝo por malpermeso de porinfana ĉampano”. Ĝi malpermesas – ekde la 1a de novembro 2019 – al lokaj kaj eksterlandaj entreprenoj produkti kaj vendi en Litovio porinfanajn nutraĵojn, ludilojn kaj aliajn produktojn, kiuj estas imitaĵoj de alkoholaj trinkaĵoj aŭ iliaj ujoj. La voĉdonado pri la nova leĝo rezultigis 53 jesojn, 7 neojn kaj 13 sindetenojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
|