MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

Eŭropaj arboj pli kaj pli endanĝerigitaj

Laŭ freŝa raporto de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo kaj Naturaj Rimedoj (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN), 42 % de la 454 arbospecioj vivantaj en la malnova kontinento kaj eĉ 58 % de la 265 endemiaj arbospecioj, tio estas tiuj, kiuj vivas nur en tiu regiono, povus malaperi de Eŭropo. La dokumento krome klasifikas 15 % (t.e. 66 speciojn) de la arboj en Eŭropo kiel „krize endanĝerigitajn”.

Kaŝtanujo ĉevala

Inter la endanĝerigitaj specioj menciindas precipe la kaŝtanujo ĉevala (science Aesculus hippocastanum) kaj pluraj specioj de sorbusoj. Kaŝtanujon ĉevalan klasifikas IUCN kiel „vundeblan” specion, kio respondas al la unua nivelo de minaco. Ĉi tiujn arbojn endanĝerigas interalie invada specio de la hipokaŝtana folioborulo (Cameraria ohridella), insekto, kiu disvastiĝis rapide de Balkanio al cetera Eŭropo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28