EseojKLIMATOInter dubo kaj kredo, ago!Petite resumi unufraze sian doktrinon, Karl Marx laŭdire respondis: „Pri ĉio oni devas dubi!” Jen tute laŭdinda principo, sen kiu scienco ne estus scienco. Pri tio ĝuste argumentas Ward Kusters en sia leginda artikolo Klimat-skeptikulo en la decembra numero de MONATO (p. 17-19). Tamen mi ne povas konsenti kun liaj konkludoj. Li prezentas, kaj trafe kritikas, kelkajn argumentojn, per kiuj, vulgare, oni pretendas pruvi la hipotezon pri antropogena, t.e. homkaŭzata, tutplaneda varmiĝo, nome ke la nunajn klimatajn ŝanĝojn kaŭzas ĉefe la diversaj forcejaj gasoj eligataj per homa aktivado dum la lastaj 150 jaroj. La aŭtoro ankaŭ prave substrekas la grandan malsimplecon de la scienco pri klimato. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Francisko LORRAIN
licenciulo pri matematiko kaj fiziko (Universitato de Montrealo), doktoro pri matematika
sociologio (Universitato Harvard)
|