MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

UNUIĜINTAJ NACIOJ

Gento honorita

Ke en Belgio ne ĉio rilate la klimatoŝanĝiĝon estas malfavora (vidu la artikolon aliloke en tiu ĉi rubriko) pruvas la jeno: en septembro 2019 Unuiĝintaj Nacioj (UN) decidis atribui al la belga urbo Gento la prestiĝan Premion pri Tutmonda Klimat-Agado. Dum la pintokonferenco de UN pri la klimato COP25 en Madrido tiu premio estis solene transdonita. Gento estas la unua belga urbo, kiu ricevas tiun internacian distingon.

Per la Premio pri Tutmonda Klimat-Agado UN deziras, laŭ sia gazetara komuniko, „helpi prilumi kelkajn el la plej praktikaj ekzemploj de tio, kion homoj ĉie en la mondo faras por kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon”. Sian decidon UN subtenas per la jenaj faktoj:

Per sia programo Gent en Garde la urbo Gento disdonis en la lastaj du jaroj 57 000 manĝaĵkorbojn al helpobezonaj homoj.

En 2009 la urbo lanĉis, kune kun la neregistara organizaĵo Eva, la iniciaton „Donderdag veggiedag” (Ĵaŭdo vegetara tago), kaj tiel ĝi iĝis la unua urbo en la mondo, kiu oficiale enkondukis vegetaran tagon.

Pli-malpli 7 % de la loĝantaro de Gento estas vegetaranoj, kio estas signife pli ol la belga averaĝo de 2,3 %.

Gento estas la urbo kun la plej alta elcentaĵo de vegetaraj restoracioj laŭ la loĝantaro en la tuta Eŭropo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07