MedioREAGOLa amikoj pravas, ne la klimat-skeptikuloEn la decembra numero (p. 17-19) la „klimat-skeptikulo” Ward Kusters (WK) konfrontas la nuntempan klimatovarmiĝon kun eventoj en la geologia pasinteco. Tiam la klimato ofte ŝanĝiĝis dramece, parte dum milionoj da jaroj pro kontinentŝoviĝoj kaj konsekvencaj ŝanĝiĝoj de marfluegoj, pro tutkontinenta vulkanismo influanta la atmosferon, parte dum nur kelkaj jaroj pro falo de meteoro kaj la sekvaj mondvastaj brulegoj poluantaj la atmosferon. La glaciepokoj de la pasinta miliono da jaroj estis stimulataj de la malrapida perioda reorientiĝo de la terakso (Milanković-cikloj). WK proponas, ke ni ne bezonas novan kaŭzon por la varmiĝo de la lastaj jardekoj. Ŝajne ni ne rimarkis tiajn geologiajn eventojn en la lastaj jardekoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Werner FUß
fiziko-kemiisto, Germanio
|