LeterojKlimatskeptikulo (5)La respondo de Brian Moon (MONATO 2020/02, p. 4) estas iomete deklaro ad hominem 1. Nun mi sentas min eĉ pli kiel herezulo kaj Brian Moon kiel vera kredanto kaj inkviziciisto! Sed nun substance: Mi tute ne havas dubojn pri la fiziko de CO 2, sed mi estas skeptika kaj mem ne kredas, ke homoj kaŭzas la nunan klimatan ŝanĝiĝon. Ankaŭ sinjoro Moon produktas proksimume 1 kg da CO 2 ĉiutage, pli se li sportas. Se oni diras, ke sinjoro Moon estas kulpa, mi volas defendi lin. Kompare kun la entuta kvanto da CO 2 la parto estas malgranda, eĉ se ĝi koncernas 8 miliardojn da homoj. Ne ekzistas pruvo, ke estas korelacio inter la koncentriĝo de CO 2 kaj la temperaturo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Ward KUSTERS
Belgio
|