Monato sin prezentasFerriol Macip (Farri)(grafikisto, Barcelono, Katalunio) Ĉefredaktoro de okcitanlingva ĵurnalo Jornalet [ĵurnalét], tradukisto pri la okcitana kaj muzikisto. Aliĝis al la skipo de MONATO kiel grafikisto, kio estis, fakte, lia unua metio en la 90aj jaroj. Esperantisto ekde 1986, li violonumas en la muzikbando Kaj Tiel Plu.
|