![]() HistorioBIOGRAFIOInisma pra-aktivulo en IrlandoPioniro en defendo de la (vir)inaj rajtoj, Francis Skeffington (1878-1916) edziĝis al aktivulino Hanna Sheehy, kies propran familinomon li adoptis kiel parton de sia nomo. Longtempa subtenanto de neperforto, li estis tamen arestita kaj mortpafita de la brita armeo dum la Paska Ribelo en 1916. 1 Nekonvencia pensmanieroSkeffy naskiĝis en mezklasa familio de la kampara kaj katolika Irlando, kaj ne havis gefratojn. Baldaŭ li montris apartan pensmanieron. Dek-kvin-jara li verkis leteron al loka ĵurnalo, argumentante ke la gaela lingvo nepre mortos, kaj tial la lernado de Esperanto estas multe pli utila por irlandaj junuloj. 2 La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Xavi ALCALDE
|