MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

DATREVENO

Majstro de realisma rakontado

En tiu ĉi jaro Slovakio rememoras la 160an datrevenon de la naskiĝo de Martin Kukučín [kukuĉin], konata en la literaturo kiel elstara prozverkisto, dramisto, publicisto kaj klasikulo de la slovaka rakontado, kaj kiel unu el la fondintoj de la moderna slovaka prozo. La literaturhistoriistoj konsideras lin tradiciisma laŭ lia klopodo pri harmonio, kaj progresemulo pro la enkonduko de nova heroo en la slovakan prozon, nome la simpla vilaĝa homo.

Lernado

Martin Kukučín (propranome Matej Bencúr [bencur]) naskiĝis la 17an de majo 1860 en la pitoreska montara vilaĝeto Jasenová en nobela familio de terkulturisto, kio ebligis al li tre bone koni la simplan sed malfacilan ĉiutagan vivon de la vilaĝa popolo. Post mezlerneja lernado li estis dum mallonga tempo instruisto en sia naskiĝloko. Poste li studis en la medicina fakultato en Prago, kie li havis la eblon konatiĝi ankaŭ kun la ĉefaj filozofiaj tendencoj de tiu epoko.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07