MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Antaŭ 40 jaroj

Kontrakto pri universo

El MONATO 1980/07-08, p. 4:

UNO preparis laŭ instigo de Argentino kontrakton pri la universo. Laŭ ĝi neniu rajtas militisme aktiviĝi sur luno. La kontrakto deklaras ĉiujn en la universo malkovritajn aŭ malkovrotajn „komuna heredaĵo” de ĉiuj popoloj. Krome la kontrakto difinas posedorajtojn en ankoraŭ pridisputataj regionoj (Antarkto, marfundo). La sorto de ĉi tiu kontrakto kompreneble dependas ĉefe de l' grandpotencoj Usono kaj Sovetio, kiuj ja ĉefe navigadas en la universo. Laŭ onidiro Sovetio kontraŭas la principon de „komuna heredaĵo”. En Usono laŭtiĝis jam kritiko pri la kontrakto, kiu laŭ senatano Church domaĝas al ekonomiaj kaj defendaj interesoj de Usono. Kritikantoj krome opinias ke estas maljuste, doni al Usono nur samajn rajtojn pri la universo kiel al ĉiuj aliaj landoj, kvankam Usono tiom multe investis por esploradi la universon.

sm

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de sm el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07