Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Esperanto, ĉu facila aŭ malfacila: anstataŭ recenzo

Venis en miajn manojn lernolibreto: My little Esperanto grammar de Peter Weide, libreto en formato A5 kun nur 30 paĝoj. Nu, se vi estus lingvoinstruisto, ĉefe se tre moderna, kiu ankaŭ partoprenis stud-sesiojn, pardonu Workshops en anglalingva lando, kaj konas eĉ tion, kio estas Task Based Language Teaching, vi tuj forĵetus ĝin murmurante: „Jen kial neniu parolas Esperanton! Kun tiaj lernolibraĉetoj!” Sed vi, evidente, erarus, ĉar el multe pli malgranda lernolibreto, la Fundamenta Gramatiko, tuta movado lernis lingvon kaj ekparolis ĝin.

Lingvoinstruisto emas doni al la instrumetodoj pli grandan valoron ol ili havas. Sed ni revenu al nia libreto. Kio estas la diferenco inter ĝi kaj la Fundamenta Gramatiko? Ĝi estas pli sistema kaj ne nur prezentas ĉiujn prefiksojn kaj sufiksojn kaj prepoziciojn, sed donas ankaŭ ekzemplojn pri ilia uzado kaj ne provas malsukcese traduki ilin al naciaj lingvoj. Aliflanke, ĝi ne diras ion nenecesan. Ĝi estas kerne esenca. Ĝi ne estigas en vi dubojn pri tio, ĉu uzi la akuzativon post „kiel” aŭ ne uzi ĝin. Sed ĝi vere instruas al vi, kiel funkcias Esperanto, ekzemple amo, ami, ame kaj iro, ira, iri, ire, kion multe pli grandaj lernolibroj ne instruas al vi.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renato CORSETTI
.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28