EseojINTERKULTUROModerna lernejo devas inkluzivi ĉiujn gelernantojnEsploristoj kiel Antony Booth kaj Mel Ainscow, en ties verko Index for Inclusion: Developing Learning and Participation in Schools (Indico pri inkluzivado: disvolvi lernadon kaj partoprenon en lernejoj) origine eldonita en 2000, substrekis la gravecon, por instruistoj kaj klerigistoj, de persona sindevontigo celanta la efektivan inkluzivadon de ĉiuj gelernantoj. Tio postulas, ke instruistoj provu (laŭeble plej) forigi tiujn malhelpojn aŭ barojn, kiuj ne malofte dependas ja de ilia persona „malmola” aliro, kaj kiuj kelkfoje ĝenas la lernadon kaj la partoprenon de iuj kategorioj de gelernantoj. Universala, unuopa „recepto” por ebligi plej bonan ekspluatadon de lernejaj rimedoj kaj tiel plilarĝigi „la horizonton de inkluzivado de ĉiuj civitanoj” (laŭ la vortoj de la itala fakulino Graziella Favaro) nek ekzistas nek rekomendatas. Temas pri vere nefacila tasko. Tamen ĉiu instruisto, kiel oni ekkomprenis jam en la fruaj 1990aj jaroj, devus dediĉi kelkan tempon por fari ankaŭ kaj precipe ian „memkritikon” kaj tiel malkovri eblajn strategiojn, kiuj povus efektivigi plenan egalecon en la lerneja kunteksto, vere inkluzivigante eĉ tiujn, kiuj estas ial konsiderataj problemaj gelernantoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio kaj instruisto
|