MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

POEZIO

Tragedia historio de Akadio

Iuvespere, tuj antaŭ la ekapero de la krona viruso en nia regiono, mi spektis televidan programon, kiu temis pri fervoja rondvojaĝo tra Norda Ameriko, farita de angla ekspolitikisto. En tiu epizodo la vojaĝanto troviĝis en la orientaj kanadaj provincoj Nova Brunsviko kaj Nova Skotlando, teritorio, kiu antaŭ la traktato de Utreĥto portis la nomon Acadie laŭ la francaj enmigrintoj, kiuj tie vivis, laŭŝajne paceme, kun la indiĝena loka popolo, la Mikmak-indiĝenoj. Tie, la vojaĝanto renkontis anojn de la diversaj etnoj de Kanado: la posteulojn de skotgaelaj enmigrintoj, la franclingvanojn, la méis (idojn de unuiĝoj inter francoj kaj unuanacianoj). (En Kanado, la originaj loĝantoj estas pli respekteme nomataj la Unuaj Nacioj, anstataŭ la antaŭa nomo „ruĝhaŭtuloj”.)

Nova Francio

Dum la televida programo oni klarigis, ke Akadio estis parto de la tiel nomata Nova Francio, franca kolonio en Norda Ameriko. La unuan setlejon de francoj en la Nova Mondo fondis Champlain en 1605, ĉe loko nomata Port Royal. Tamen post la traktato de Utreĥto en la jaro 1713, kiu transdonis la teritorion al Britio, la akadianoj ne pretis promesi lojalecon al Britio dum la konflikto inter Francio kaj Britio pri posedo de la nord-amerikaj kolonioj. Plie, pro la fakto, ke ili estis rigardataj kiel subfosantoj kontraŭ la protestanta brita regno, la loĝantoj estis brutale forpelitaj de la teritorio. Iliaj domoj estis forbruligitaj, iliaj vilaĝoj detruitaj, kaj ili devis rifuĝi aliloken. Pluraj translokiĝis al la ŝtato Luiziano, Usono, kie iliaj posteuloj, kromnomataj kaĵunoj (Cajuns) ankoraŭ troviĝas. Dum sekvantaj jaroj, kelkaj akadianoj revenis al sia antikva hejmteritorio, nun konata kiel Nova Skotlando.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28