Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Stranga verko pri (preskaŭ) vera historio

Mi komencas per absurda konsilo pri ĉi tiu 128-paĝa libreto: legu antaŭe la lastajn 30 paĝojn. Ili konsistigas etan, sed detalan kaj precizan enciklopedieton pri ĉiuj nomoj, entenataj en la verko. Kial? Ĉar tie troviĝas per siaj originalaj kaj diverslingvaj literumadoj pli ol cent nomoj de personoj, lokoj kaj konstruaĵoj, menciitaj en la teksto: tial vi ne agaciĝos, devante diveni, ke la nekonata Ŭudro Ŭilson' estas la usona prezidento Woodrow Wilson, aŭ ke Nicŝe' estas filozofo Friedrich Nietzsche, aŭ ke Kuk' estas kompanio Cook, aŭ ke la Tegolejoj estas la pariza ĝardeno Tuileries, aŭ ke Haŝet' estas eldonejo Hachette.

Kun granda respekto al la teorio de nepra esperantigo de nomoj, ofta, ekzemple, en la eldonaĵoj de SAT, kiu, tamen, nur enkrampe indikas la elparolon, la kutimo jam delonge transdonis al la historio la skriban formon pli ol la elparolatan, kaj granda parto de la legantoj ne klopodas elparoli fremdan nomon, sed simple ĝin rigardas skribita kaj ĝin enmemorigas tia. Malsimetria estas eble la fakto, ke alialfabetajn nomojn oni, tamen, iamaniere transskribas per latinaj literoj (tamen tiuj nomoj en la librofina listo estas precize presitaj originale), sed mi opinias, ke la literumado laŭ la prononco estas mensostreĉa kaj fortiras la atenton de la enhavo. Same stranga estas la postmeto al ĉiuj nomoj de apostrofsimila signo, kiu ne povas indiki elizion, ĉar, se tiel, multaj elparoloj fariĝus misakcentaj; eble ĝi volas indiki, ke tiu nomo estos en la fina enciklopedieto.

Bela epoko

La enkonduko klarigas la spiriton de la romano; jam Jules Verne verkis tutan serion da romanoj pri „eksterordinaraj vojaĝoj” kaj estis planinta lastan, kie Esperanto havus rolon; li ne sukcesis ĝin fini, kaj lia filo aperigis kompletigitan redakton, en kiu Esperanto ne plu rolis. Tial Éric Bernard Coffinet nostalgiis al tiu „bela epoko” de la unua jardeko de la pasinta jarcento, imagante trankvilan mondon sen la mondmilito kaj kun Esperanto.

La intrigo orbitas ĉirkaŭ la atenco en Sarajevo kontraŭ la aŭstra ĉefduko Francisko Ferdinando; atenco, kiu donis pretekston al la komenco de la unua mondmilito; misio de la Ruĝa Kruco al Serbio, komplotoj, sekretaj rendevuoj, pafoj, hospitalo, preskaŭ horon-post-hora taglibro. Rakonto streĉa (sed ne tro), kiu startas ĉe pariza operejo kaj finiĝas ... nu, ni diru nek kie, nek kiel; ke la milito estis evitita, la subtitolo jam asertas, do la romano rakontas historion, kiu je certa punkto devias de la reale okazintaj faktoj kaj survojiĝas al fantazio, cetere, tute versimila: povis ja okazi ĝuste tiel.

Krom du el la tri ĉefrolantoj, ĉiuj aliaj estas veraj historiaj personoj, kies agado estas detale priskribita: Moresten' [Morestin] estis kirurgo el Martiniko (bedaŭrinde, preskaŭ forgesita); Ŝlajŝ [Schleich] estis kirurgo germana; Ŝpicer [Špicer] estis subkolonelo de la aŭstri-hungaria armeo, kunfondinto de la societo Unuiĝo de la Kroataj Esperantistoj; Riŝe' [Richet] estis Nobel-laŭreato pro sia priskribo de anafilaksio kaj propagandis Esperanton; Kuto' [Couteaux] profesoris pri jurscienco kaj fondis la internacian revuon „Vekiĝo” por defendi Esperanton. Ankaŭ pri la raporto Nitobe kaj la propono enkonduki la lingvon en la lernejojn la epilogo estas tre sinteza listigo de okazaĵoj, fakte konataj al la plimulto, sed, eble, ne al ĉiuj.

Intrigo

Esperanto, kun siaj propagandaj sloganoj pri malfermo al la mondo, allogo al paco, facileco, tuja komprenebleco, prelegoj en la loka grupo, sloganoj, tute kutimaj antaŭ cento da jaroj, estas la medio, en kiun enkondukas nin la du (fikciaj) protagonistoj, kaj en kiu trempiĝas la intrigo. Ĝi rolas marĝene en la historia parto de la novelo, sed kerne en la alrigardo al la realo far la protagonistoj. Interese estas, ke la rakonto estas verkita, se tiel diri, en la lingvo de tiu bel-epoka tempo, perfekte komprenebla de elementa kursfininto, sed iom longa, kun rilatpropozicioj, kiuj povus sinteziĝi al participoj; aldoniĝas iom primitivaj alvokepitetoj kiel „sinjoro profesora” aŭ la preskaŭ ne plu uzata pronomo „ci” kiel signo de intimiĝo, al kiu enamiĝintoj alvenas post la kutima „vi”.

Kurioza estas la konstanta lokado de la demandsigno en dialogoj, kiel en ĉi tiuj:

Kaj ĉu mi rajtas scii tion, kion alportis al vi Esperanto, aŭdacis demandi Ludoviko?

Kiel li fartas, demandis la kirurgo?

La intrigo montras, kvazaŭ tio estus ne memkomprenebla, ke la monda historio povas ŝanĝiĝi pro ajna akcidenta okazaĵo: la granda milito povis ne okazi, Esperanto povus esti jam lernata en ĉiuj lernejoj, la bela sonĝo de l' homaro povus efektiviĝi ... ĉu vere ni kredu tion? Sed ja ni alstrebu; la rakonto estas optimisma ...

Carlo MINNAJA
Eric Coffinet: La nekredebla aventuro de la misio Moresten' aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914. Eld. FEL, Antverpeno, 2020.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07