Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĵulvernece pri Esperanto

Kiel povis okazi la Fina Venko komence de la pasinta jarcento? Por esplori la demandon la aŭtoro aplikis la metodon de la fantasta romano en la ĝenro alternativa historio, aŭ, kiel li mem ĝin difinas, ukronio („neniam”, analogie al „utopio” – „nenie”). Do estas prenata iu historia punkto, evento, kiu aŭ ne okazas, aŭ okazas alimaniere, kaj estas konstruata nova posta kvazaŭhistorio. La metodo estas tre utila por analizi historiajn leĝojn, mediti pri la historiaj vojoj de la homaro. En la monda beletro ĝi estas populara ĝenro, kiun disvolvis Sprague de Camp, Philip Dick, Vladimir Nabokov, Vjaĉeslav Rybakov kaj multaj aliaj. Cetere, pri ĝi „petolis” ankaŭ profesiaj historiistoj ekde Titus Livius, inter ili eĉ tiom famaj kiel Arnold Joseph Toynbee.

En originala Esperantlingva literaturo la ĝenro ne estas tre evoluinta, kaj ĝis nun beletran esploron pri la turnomomentoj, kiuj influis al (ne)okazo de la Fina Venko, laŭ mia scio, neniu entreprenis. Do jam pro tio la provo de Éric Bernard Coffinet estas aprobenda kaj laŭdenda.

La romano La nekredebla aventuro de la misio Moresten' estas verkita en la stilo de romanoj de Jules Verne, iu lia nova „eksterordinara vojaĝo”, kiu penas imiti la stilon de la granda franca aventurverkisto. Eble la enhavo ne ĉiam ebligas esti plene fidela al tiu stilo, aŭ tia stilo estas afero ne ĉiam imitebla, sed mi ne ĉiam kapablis kredi, ke la teksto venis el la plumo de Jules Verne. Tamen por la celoj de la romano tio sufiĉas. La rolo de Esperanto ankaŭ ne estas fremda al Verne – li ja komencis pri la temo la ne finitan Esplorvojaĝo-n, kaj mem iomete konis la lingvon. Do la referenco al Verne estas absolute prava kaj fidinda.

En la romano rolas kelkaj realaj personoj (foje kun iom ŝanĝitaj donitaĵoj pri ilia vivo). Do sur la unua paĝo ni jam renkontas Melkioron de Vogüé (kiu ĉi tie nomiĝas „markizo” anstataŭ „vicgrafo” kaj reale ja en 1914 ne plu vivis), antaŭeniganto de la Ruĝa Kruco, kun kiu la serba ambasadoro Milanko Vesnić parolas pri la monda politiko kaj danĝero de milito. Tre utila popular-historia enkonduko por leganto historie ne tro klera ...

La romano priskribas la – jam de la komenco fikcian – vojaĝon de la reprezentanto de Ruĝa Kruco (Ruĝ-Kruco laŭ la lingvaĵo de la aŭtoro) prof. Moresten' (reala persono Hippolyte Morestin, korifeo de kosmetika kirurgio) al Balkanio, kie ĵus okazis lokaj militoj. Lin akompanas juna advokato, Ludoviko Sevinjak', arda esperantisto, kaj poste aliĝas flegistino Amali o Delmont' (ortografio de la aŭtoro).

En la romano abundas ĵulvernecaj priskriboj de diversaj lokoj, teknikaĵoj, sciencaj (ĉi tie plej ofte – medicinaj) atingoj, sociaj movadoj (kiel, ekz., naskiĝanta feminismo) kaj, certe, Esperanto kaj esperantismo. Esperanto estas priskribata – per vortoj de Savinjak' – ne nur de la lingva flanko, sed ankaŭ kiel idea afero, ligita al certa religieco: temas pri homaranismo kaj ankaŭ pri bahaismo (kio, kompreneble, karakterizas la konvinkojn de la aŭtoro). Diference de la veraj romanoj de Jules Verne iom ne sufiĉas diversaj laŭvojaj aventuroj ... Finfine, en Sarajevo, ĝustatempe avertita esperantisto sukcesas savi de la morto la aŭstrian ĉefdukon, kaj la historio turnas sin al alia direkto.

Unu kuglo

Rezulte de la prevento de la pereo de la kronprinco, la aŭstra regno, unue, ne partoprenis la mondmiliton (kiu estis malpli grandskala kaj ne kondukis al tiom drastaj rezultoj), due, ne disfalis kaj pli demokratiiĝis, kaj, trie, antaŭenigis disvastigon de Esperanto ene de si kaj, poste, en Ligo de Nacioj. Tio malfermis al nia lingvo vojon al la rolo de vera internacia komunikilo. Do malgranda deflankiĝo de la trajektorio de unu kuglo helpe de esperantisto ŝanĝis la sorton de la mondo, kiu fariĝis iom malpli sanga kaj pli interkomprenema.

Fine nepre necesas fari iujn rimarkojn pri la lingvaĵo. Ĝenerale, la aŭtoro penas, kaj plejparte sukcese, imiti la lingvaĵon de la epoko antaŭ la unua mondmilito, kvankam li fojfoje preteratentas aperon de kelkaj pli modernaj esprimoj (kio ja preskaŭ ne eviteblas!). Do foje eĉ estas la impreso, ke vi legas ion de Luyken! Tio estas nemalbona rezulto por stiligo. Sed foje aperas iuj strangaĵoj. La plej okulfrapa estas la ofte ripetiĝanta alparola modelo sinjoro ...-a (sinjoro profesora ks.), kiun mi, ŝajne, neniam ie renkontis, kaj al kiu mi ne memoras iun analogion en naciaj lingvoj. Ankaŭ dum legado ĝenetas iom stranga interpunkcio en dialogoj. Feliĉe, tio estas ne tro gravaj difektoj de la libro.

Interesa kaj pionira

La libro estas interesa kaj pionira por nia literaturo beletra esploro pri la pasinteco, kiu provas analizi la alternativajn vojojn de la monda evoluo, kiuj ja povis direkti la sorton de Esperanto al pli sukcesa rolo en la monda historio. Eĉ se la konkludoj de la aŭtoro ne aspektas tro kredeblaj (kiel plej ofte okazas pri ukronioj) – ekzemple, pri ebleco de deflankiĝo de Aŭstrio-Hungario de la mondmilito kaj konservo de la imperio – ĝi igas pensi pri la problemo kaj, tiele, instigi ellaboron de novaj strategioj de la movado. Do utilega legaĵo por ĉiu idea esperantisto.

Nikolao GUDSKOV
Eric Coffinet: La nekredebla aventuro de la misio Moresten' aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914. Eld. FEL, Antverpeno, 2020.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07